Emblemo

bildo, kiu reprezentas ideon, organizaĵon, aŭ homon From Wikipedia, the free encyclopedia

Emblemo
Remove ads

Emblemo estas figuro, kiu konvencie reprezentas abstraktan aŭ konkretan ideon, do speco de bilda simbolo. Laŭ Francisko Azorín, emblemo estas Figuro, bildo reprezentanta simbole econ aŭ aĵon.[1] Li indikas etimologion el greka emblema, el emballo (enmeti), kaj de tie venas la latina emblema.[2]

Thumb
La kolombo kun olivarbbranĉo enbeke estas emblemo de paco, devena el la kolombo, kiu tiele anoncis al Noa la finon de la diluvo
Thumb
La verda kvinpinta stelo estas emblemo de Esperanto
Remove ads

Abstraktaj ideoj

Pure abstraktaj ideoj, kiuj eĉ ne estas reprezentataj per iuj objektoj, ofte posedas emblemon, kiu ekzemple servas por arta, rapida kaj internacia reprezentado.

Remove ads

Firmaoj kaj produktoj

Multaj firmaoj publike prezentas sin ne nur per sia firmonomo, sed ankaŭ per rekonebla markemblemo (neologisme logotipo[3]logoo). Bona markemblemo estas atentokapta, facile rekonebla kaj internacie uzebla sen tro da lingvodependeco. Malgraŭ la lasta punkto, multaj firmaoj uzas kiel emblemon la nomon skribitan en karakteriza fonto.

Ekzemple:

Remove ads

Sanktulaj atributoj

Multaj katolikaj sanktuloj posedas specialan emblemon aŭ atributon, laŭ kiu ili estas rekoneblaj en arta reprezentaĵo:

Blazonoj

Blazono utilas kiel emblemo de ties posedanto: individuoj (ĉefe nobeloj kaj ekleziuloj, sed ne nur) aŭ grupoj (familioj, korporacioj, komunumoj, landoj...)

Ludkartoj

Ankaŭ la diversaj familioj de ludkartoj en kartaro nomiĝas emblemoj. En franca kartaro ekzistas la emblemoj trefo, piko, kero kaj karoo. En hispana ludkartaro oro, pokalo, spado kaj klabo.

Vidu ankaŭ

Notoj

Loading related searches...

Wikiwand - on

Seamless Wikipedia browsing. On steroids.

Remove ads