Esperanto estas...

filmo pri Esperanto From Wikipedia, the free encyclopedia

Esperanto estas...
Remove ads

Esperanto estas... estas filmoprojekto de E@I. Temas pri informa filmo pri Esperanto, kiu dum 43 minutoj kaj dividita en 6 partojn informas pri la lingvo, ĝia historio, kulturo kaj movado. Unuopaj partoj estas spekteblaj aŭ prezenteblaj ankaŭ tute aparte, ĉiu de ili traktas Esperanton kaj la Esperanto-movadon per iom alia maniero kaj prezentas aliajn flankojn de ĝi. Ĉiuj partoj de la filmo estas nun jam spekteblaj (en malpli alta kvalito) ankaŭ en interreto – ĝis julio 2012 la tuta kvanto de unuopaj spektoj estis 773.778[1] – kaj tiaj ili aperis ankaŭ en la tria (2011) kaj kvara (2012) eldonoj de la DVD Esperanto Elektronike.

Rapidaj faktoj Kovrilo de la DVD, filmo ...
Remove ads

Historio

Kreado de la filmo daŭris 3 jarojn, ekde 2005 ĝis 2008. Celo de la filmo estas montri, ke Esperanto estas viva, uzata kaj tre ŝatata lingvo de multaj homoj. La espero estas, ke la filmo informos milojn da homoj pri la taŭgeco de Esperanto en internacia komunikado kaj ke la filmo donos tiom bonan impreson, ke multaj ankaŭ volos eklerni la lingvon. Frapfrazo de la filmo estas: ”Esperanto estas... lingvo lerninda!”.

Originala plano de la kreintoj estis produkti DVD-on de la filmo por la 93-a Universala Kongreso de Esperanto en Roterdamo (julio 2008), sed la lanĉo prokrastiĝis ĝis la 29-a de novembro kiam la DVD estis oficiale prezentita dum la Malferma tago de la Centra oficejo de UEA en Roterdamo.[2]

Remove ads

Enhavo

La filmo konsistas el 6 partoj kaj ekstraĵoj (fotoj, intervjuoj kaj koncerteroj), tiel ke entute temas pri 60 minutoj da filma materialo.

Sekvas resumoj de ĉiuj 6 partoj de la filmo:

Parto 1: Esperanto estas taŭga por ĉio

Esperanto estas lingvo taŭga por Internacia komunikado, vojaĝoj, interreto, interkultura lernado, trovi novajn amikojn, internaciaj kongresoj, senpaga gastado en fremdaj landoj kaj multo pli.

Parto 2: Esperanto estas lingvo kun multaj trajtoj

Esperanto estas lingvo. Ĝi estas neŭtrala ĉar ĝi ne apartenas al iu aparta popolo aŭ lando. Ĝi estas internacia kaj ĉefe utila por komunikado inter homoj el pluraj landoj. Ĝi estas egaleca kaj pli facile lernebla ol naciaj lingvoj. Ĝi evoluas kaj vivas simile kiel aliaj lingvoj kaj per ĝi eblas esprimi ĉiujn aspektojn de homa pensado kaj sentado. Ĝi estas relative juna, iniciata de Ludoviko Lazaro Zamenhof en 1887. Unika, riĉa kaj vivanta lingvo, ĝi estas tre ŝatata de multaj homoj tra la mondo. Esperanto estas ankoraŭ ne tre konata, jen la kialo de tiu ĉi filmo.

Parto 3: Esperanto estas lingvo uzata plurmaniere

Se oni simpligas iom eblas dividi la Esperanto-parolantojn en diversaj kategorioj:

  • "la idealistoj" – kredas je Esperanto kiel helpilo por estonta mondpaco
  • "la vivĝuantoj" – ĝuas la internaciajn festojn kaj aranĝojn
  • "la lingvemuloj" – tuj kiam eblas parolas pri diversaj lingvaĵoj
  • "la aktivuloj" – ŝatas organizi seminariojn, trejnadon, paĝarojn ktp
  • "la familiuloj" – uzas Esperanton en siaj internaciaj familioj

Kompreneble multaj apartenas al pluraj el tiuj kategorioj. Kiu kategorio plej allogas vin?

Parto 4: Esperanto estas lingvo lernebla kaj lerninda por ĉiuj

En tiu ĉi parto Esperanto-parolantoj el diversaj landoj respondas al la demandoj:

  • Kial vi lernis Esperanton?
  • Ĉu estis facile por vi lerni Esperanton?
  • Ĉu Esperanto estas utila por vi?

Krome vi vidos prezenton de la lingvo kaj ankaŭ povos lerni kelkajn frazojn en Esperanto.

Parto 5: Esperanto estas lingvo kun bunta movado

E@I, TEJO, ILEI, EEU, UEA, AdE – jen kelkaj el la mallongigoj kiuj konsistigas la internacian Esperanto-movadon. Eksciu pli pri ili ĉi-parte.

Parto 6: Esperanto estas lingvo de la estonteco

Nur "frenezuloj" kredis ke la tero ĉirkaŭiras la sunon aŭ ke iam homoj povos flugi per aviadiloj. Nur "frenezuloj" kredas ke iam ĉiuj popoloj vivos en paco kaj havos komunan internacian lingvon krom siajn naciajn, regionajn kaj lokajn lingvojn. Sed kiom "freneza" estas tiuj ideoj? Kiom "freneza" estas vi? Ni estas tre "frenezaj" kaj fieras pri tio.

Remove ads

Formo kaj aŭtoroj

La filmo sur DVD uzas la sistemon NTSC kaj la uzita ekranproporcio estas 4:3.

Ĉefaj kunlaborintoj

Voĉrakontistoj

Por la filmo ekzistas voĉa komentario en 10 diversaj lingvoj. Jen la lingvoj kaj la personoj kiuj registris la voĉojn:

Divido de la DVD

La filmo, danke al granda kunlaboro de volontulaj tradukantoj, reviziantoj kaj voĉlegantoj, havas 29 subtekstajn lingvojn kaj 10 voĉajn lingvoversiojn. Pro tiom granda nombro da lingvoj, necesis dividi la filmon je 2 DVD-diskoj, ĉar unusola disko ne sufiĉus por ĉiuj lingvoj. Jen la divido kun numeroj de la sontraktoj kaj subteksttrakoj:

Disko A

Sontrakoj
  1. esperanto
  2. angla
  3. slovaka
  4. ĉeĥa
  5. pola
  6. ĉina
Subteksttrakoj
  1. esperanto
  2. angla
  3. slovaka
  4. ĉeĥa
  5. pola
  6. ĉina
  7. slovena
  8. kroata
  9. serba
  10. litova
  11. rusa
  12. japana
  13. korea
  14. vjetnama
  15. persa
  16. hebrea

Disko B

Sontrakoj
  1. esperanto
  2. angla
  3. franca
  4. germana
  5. itala
  6. portugala
Subteksttrakoj
  1. esperanto
  2. angla
  3. franca
  4. germana
  5. itala
  6. portugala
  7. hispana
  8. kataluna
  9. okcitana
  10. nederlanda
  11. dana
  12. sveda
  13. finna
  14. hungara
  15. greka

Kuriozaĵoj

Remove ads

Referencoj

Eksteraj ligiloj

Loading related searches...

Wikiwand - on

Seamless Wikipedia browsing. On steroids.

Remove ads