Futbala Mondpokalo

ĉiukvarjara tutmonda turniro de naciaj viraj futbalteamoj From Wikipedia, the free encyclopedia

Futbala Mondpokalo
Remove ads

La Futbala Mondpokalo (ankaŭ simple MondopokaloMondo-Pokalo) estas ĉiukvarajara turniro de futbalo okazigata de FIFA, konkursata inter teamoj reprezentantaj landojn kaj teritoriojn. La unua Mondopokalo ludis en 1930 en Urugvajo kun nur 13 teamoj. Ekde 1998, 32 teamoj el la ses piedpilkaj federacioj ludas en diversaj stadionoj en unu lando (en du landoj en 2002 kaj en tri landoj (planita) en 2026) por dufaza turniro. En la unua fazo, ĉiu teamo ludas po unu matĉon kontraŭ ĉiu el la ceteraj tri teamoj en sia grupo. La du plej sukcesaj teamoj el ĉiu de la ok grupoj rajtas konkursi en la branĉturniro en kiu post ĉiu matĉo la malvenkanto elturniriĝas, dum la venkantoj reludas ĝis ĉampiono estiĝas. Brazilo gajnis kvin Mondopokalojn, la plej granda nombro inter ĉiuj teamoj. Eŭropaj teamoj gajnis la pokalon naŭfoje kaj sudamerikaj teamoj gajnis ĝin ankaŭ naŭfoje. Teamoj el Nordameriko, Afriko, AzioOceanio neniam gajnis la pokalon.

Tiu ĉi artikolo ... Tiu ĉi artikolo priskribas la Viran Futbalan Mondopokalon. Pri la Virina Futbala Mondpokalo vidu apartan artikolon.
Rapidaj faktoj internacia futbala konkurso inter naciaj teamoj • recurring international multi-sports competition, Fondita en ...
Thumb
Mapo pri mondopokalaj sukcesoj (ĉampionoj bluaj ktp.)

La rezultoj de ĉiu Mond-Pokalo ĉi-subas. La turniro ne okazis nek 1942 nek 1946 pro Dua Mondmilito.

Pliaj informoj Jaro, Gastiganto ...
Remove ads

Vidu ankaŭ

Eksteraj ligiloj


Pliaj informoj Internacia Futbalo ...
Remove ads
Loading related searches...

Wikiwand - on

Seamless Wikipedia browsing. On steroids.

Remove ads