Fabrikado

From Wikipedia, the free encyclopedia

Fabrikado
Remove ads

Fabrikado estas fazo de la ekonomia produktado de havaĵoj kaj varoj. La termino povas referenci ion en ampleksa gamo de homa agado, el metiarto ĝis la plej alta teknologio, sed ĝin oni aplikas plej ofte al industria produktado, kiu konsistas en la transformado de krudmaterialoj en fabrikitaj, prilaboritaj aŭ finkompletigitaj produktoj, pretaj por ilia distribuado kaj konsumo grandskala. Ĝi postulas ankaŭ procezojn de prilaborado de duonfabrikitaj aŭ duonprilaboritaj produktoj.

Thumb
Vario de Fabrikmanieroj
Thumb
Laboristo fabrikas unu el partoj de industria aŭtomata pordo.

La inĝenierado de fabrikado aŭ fabrikadprocezo estas la paŝoj laŭ kiuj la krudmaterialojn oni transformas en fina produkto. La fabrikadprocezo startas pere de la dezajno de la produkto kaj la specifigo de la materialoj el kiuj oni fabrikas la produkton. Tiujn materialojn oni modifas pere de fabrikadprocezoj por ke ili iĝu la postulita peco. Fabrikado estas la agado de la duaranga sektoro de la ekonomio, nomita ankaŭ industria sektoro, aŭ pli simple fabrikado aŭ industrio.

La fabrika sektoro estas tre forte rilata al inĝenierado kaj al industria dezajno. Kelkaj ekzemploj de la ĉefaj fabrikantoj en Nordameriko estas General Motors Corporation, General Electric, Procter & Gamble, General Dynamics, Boeing, Pfizer kaj Precision Castparts. Ekzemploj en Eŭropo estas Volkswagen Group, Siemens, FCA kaj Michelin. Ekzemploj en Azio estas Toyota, Yamaha, Panasonic, Mitsubishi, LG kaj Samsung.

Remove ads

Fabriko kaj aliaj konceptodifinoj

Thumb
Fabriko de Volkswagen en Wolfsburg, Germanio.
Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Fabriko.

Laŭ PIV "fabrikado" estas "Ago de tiu, kiu fabrikas", dum "fabriki" estas "Produkti en fabriko" kaj "fabriko" estas "Ejo, en kiu oni produktas pogrande komercaĵojn".[1] Fabriko (el la latina: fabrica, laborejo) estas ejo por industria entrepreno, por produkti pogrande komercaĵojn. La produktado estas farita helpe de maŝinoj, laboristoj kaj estraro. La estro nomiĝas nuntempe entreprenisto.

Komence la atelierolaborejo estis la unua loko por industria agado. En urboj aŭ en la kamparo ĝi estis ejo de malgrandaj familiaj kaj individuaj entreprenoj. Oni prilaboris (kaj en iuj landoj daŭre prilaboras) tie ĉefe manĝaĵoj, ŝtofoj kaj lignaĵoj. Kutime estas malmulte da laboristoj; la estro laboras kun unu aŭ du laboristoj kaj eble metilernanto. La ateliero evoluis iom post iom al la manufakturo. Tie oni daŭre uzas neniun aŭ nur malmultajn maŝinojn, sed kuniĝas tie plej granda nombro da laboristoj. La manufakturoj aperis tre baldaŭ en la fakoj, kie tiu pligrandigo necesis: ŝipkonstruado, glasfabrikado, ŝnurfabrikado.

Muntado tute ĝenerale laŭ la vortuzo en Esperanto estas fiksa kunmetado de la partoj de ensemblo (aparato, produktaĵo, informaro, filmo) en la ĝustan lokon. En industrio temas pri fikse kunmeti la diversajn partojn de aparato, maŝino sur la ĝustan lokon. La industrian evoluon de la 20-a jarcento tre influis la sistema enkonduko de muntoĉenoj, unue de 1903 ĝis 1913 en la usona aŭtomobila produktejo Ford, kiu ebligis tre efikan kaj tempoŝparan muntadon de industriaj varoj.

Remove ads

Historio

Pli detalaj informoj troveblas en artikoloj Industria Revolucio kaj Dua industria revolucio.
Thumb
La aŭtomobilo revoluciis personan transportadon.

Startinte en Usono en la 18-a jarcento, la malkovro de la vapormaŝino lanĉis la Industrian Revolucion, en kiu okazis grandaj teknologiaj malkovroj, precize en la areoj de muntado, minado, metalurgio, kaj transporto, kaj en la disvastigita aplikado de la fabrika sistemo.[2] Tion sekvis unu jarcenton poste la Dua industria revolucio kiu kondukis al rapida scienca malkovraro, normigo kaj amasproduktado. Novaj teknologioj disvolviĝis, kiel elektro, elektraj lampoj, elektromotoroj, fervojoj, aŭtomobiloj, kaj aviadiloj.[3][4] Komunikado plibonigis per la invento de la telegrafo, la telefono, la radio, kaj la televido, kio akcelis la disvolvigon de la fabrikaj teknologioj.[5]

En la 20-a jarcento okazis plinovigoj. En fiziko, la malkovro de nuklea fisio en la Nuklea Epoko kondukis kaj al fabrikado de nukleaj armiloj kaj al nuklea energio. Oni inventis komputilojn kaj poste oni ŝanĝis ilin el analogaj al ciferecaj en la cifereca revolucio. Tio okazigis enormajn ŝanĝojn en fabrikado kaj en la organizado de fabrikoj. Necesas kompleksaj teknikoj kaj organizaĵoj en fabrikado kaj konstruado por fari kaj elteni pli modernajn teknologiojn, kaj aperis tutaj sektoroj por disvolvigi siavicajn generaciojn de pli kaj pli kompleksaj iloj. Moderna teknologio pli kaj pli dependas el trejnado kaj edukado – iliaj desegnistoj, konstruistoj, bontenistoj, kaj uzantoj ofte postulas prilaboritan ĝeneralan kaj specifan trejnadon.[6] Krome, tiuj teknologioj iĝis tiom kompleksaj ke tuta fakoj disvolviĝis por elteni ilin, kiel inĝenierado kaj komputiko; kaj aliaj jam ekzistintaj fakoj iĝis pli kompleksaj, kiel konstruado, transportado, kaj arkitekturo.

Remove ads

Referencoj

Literaturo

Eksteraj ligiloj

Loading related searches...

Wikiwand - on

Seamless Wikipedia browsing. On steroids.

Remove ads