Filipina krokodilo
From Wikipedia, the free encyclopedia
Remove ads
La Filipina krokodilo (Crocodylus mindorensis) estas krokodilo kiu troviĝas nur en Filipinoj.[1] Tiu reptilio estas konata ankaŭ kiel la Mindora krokodilo kvankam ne nur en la insularo de Mindoro vivas ĝi, sed en granda parto de la tuta insularo el la norda Luzono ĝis eble al la suda insularo de Mindanao. En Filipinoj estas strikte malpermesita mortigi krokodilon, sed ties statuso estas tre endanĝerita pro troa espluatado kaj neeltenebla fiŝkaptado,[2] kiel ekzemple per dinamita fiŝkaptado.[3] Oni iniciatis konservadajn metodojn fare de nederlanda-filipina Fondaĵo Mabuŭaja,[4] de Crocodile Conservation Society kaj de Zoological Institute of HerpaWorld en Mindoro.
Remove ads
Anatomio
La Filipina krokodilo estas relative malgranda krokodilo de fluanta akvo endemia de Filipinoj. Ĝi longas ne pli da 3 metroj, kaj havas relative larĝan muzelon kaj dikajn ostoplatoj en sia dorso. Inoj estas iom pli malgrandaj ol maskloj. Filipinaj krokodiloj estas flavbrunaj, kaj malheliĝas laŭ aĝo.
Disvastiĝo
Tiu orientalisa specio troviĝas nur en la insuloj de Filipinoj. Ĝi estas unu el la plej akre minacataj specioj de sia rango. Estas probable malpli da 100 plenkreskaj filipinaj krokodiloj survivantaj en naturo.
Ekologio kaj vivhistorio
La Filipina krokodilo estas relative malgranda krokodilo de fluanta akvo. Ĝis ĵuse ĝi estis konsiderata subspecio de la Novgvinea krokodilo (Crocodylus novaeguinae).[5] Ĝi troviĝis historie en Luzono kaj partoj de la Bisajoj kaj Mindanao ĝis kiam ties nombroj falis draste pro ĉefe habitatodetruo.
Konservado
Kvankam tiu specio troviĝis iam ĉe la tutaj Filipinoj, ĝi estas nuntempe akre endanĝerita. Krome oni scias tre malmulte pri la natura historio aŭ ekologio de tiu specio, aŭ de ties rilato kun la Mara krokodilo, Crocodylus porosus, kun kies teritorio koincidas. Pli da enketoj estas postulitaj por determini la nunan teritorion. Komenca malpliiĝo de loĝantaroj estis kialita de komerca ekspluato, kvankam la nuna minaco estas plejparte forigo de taŭga vivejo por agrikulturaj celoj por kontentigi rapide vastiganta homan loĝantaron. Estas ankaŭ tre malmulta registara subteno por ajnaj konservadaj mezuroj kaj la krokodiloj estas ofte mortigitaj de la loka popolamaso. Ĉi tiuj situaciaj bezonoj estu ŝanĝita tra konsciaj programoj. En 1992 oni ĉirkaŭkalkulis malpli de mil ekzempleroj en naturo. En 1995 tiu takso estis reviziita kaj oni trovis ne pli da 100 nematuruloj (noto: junuloj estas malofte kalkulitaj en enketoj ĉar ilia surviveblo estas tiel malalta).
Remove ads
Notoj
Wikiwand - on
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Remove ads