Filipo la 3-a (Francio)
From Wikipedia, the free encyclopedia
Remove ads
Filipo la 3-a de Francio (n. la 30-an de aprilo 1245 en Poissy - m. la 5-an de oktobro 1285 en Perpignan), kromnomita Filipo la Maltima (franclingve Philippe III le Hardi) estis la reĝo de Francio ekde 1270 ĝis 1285. Filipo estis la deka reĝo de la rekta kapetida dinastio. Li estis la filo de la reĝo Ludoviko la 9-a (Sankta Ludoviko) kaj de Margareta de Provenco.
![]() |
Ankaŭ kromnomita "Filipo la Maltima" estis Filipo la 2-a de Burgonjo. |
La princo Filipo estis duenaskita, kaj do principe ne devis reĝi : la oficiala heredanto li fariĝis nur kiam mortis lia plejaĝa frato, Ludoviko, en 1260. Li estis tiam dekkvinjara kaj ŝajnis multe malpli taŭga ol sia frato por fariĝi reĝo : li onidire montriĝis milda kaj timida.
Filipo partoprenis la okan krucmiliton kun sia patro, okaze de kio mortis Ludoviko la 9-a en Tunizo pro malsano. Filipo estis do proklamita kiel la nova reĝo Filipo la 3-a en Tunizo. Sian kromnomon li akiris ne pro forta personeco, sed pro sia kuraĝo dum bataloj.
Remove ads
Vidu ankaŭ
| ||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||
| ||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||
| ||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||
| ||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||
| ||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||
| ||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||
Historio de Francio - Kapetidoj - Valois - Burbonoj - Bonaparte |
Remove ads
Wikiwand - on
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Remove ads