Finnegans Wake
romano far James Joyce From Wikipedia, the free encyclopedia
Remove ads
Finnegans Wake estas novelo de la irlanda verkisto James Joyce kiu estas grava pro sia eksperimentema stilo kaj la rezulta reputacio kiel unu el plej malfacilaj fikciaj verkoj en la angla lingvo.[1][2] Verkita en Parizo dum periodo de deksep jaroj, kaj publikigita en 1939, nur du jarojn antaŭ la morto de la aŭtoro, Finnegans Wake estis la fina verko de Joyce.


Post la publikado de Uliso James Joyce komencos verki kaj eldoni en gazetoj sian novan verkon nomitan unue "Work in Progress" kiu estiĝos la "Finnegans Wake" ("La Mortfesto de Finnegan"), laŭ multaj lingvistoj kaj literaturologoj la plej grava verko en la monda literaturo. La Mortfesto estas verko kun malcentralizita kunteksto kaj heterogena strukturo. Legante ĝin pejorative, la leganto kunigas nur kelkajn frazojn kaj kombinas al si eblan kuntekston de Mortfesto. Tiel la leganto estas ankaŭ la verkisto de tiu ĉi verko. En la Mortfesto Joyce rezignas pri ĉiuj konvencioj de intrigo kaj rolul-karakterizado; ĝia lingvaĵo estas stranga kaj obskura, bazita ĉefe sur multnivelaj kalemburoj. Laŭ multaj tiu ĉi miksaĵo estas nekomprenebla, sed Joyce asertadis, ke oni bezonas nur legi ĝin laŭtvoĉe por kompreni.
Remove ads
Referencoj
Literaturo
Wikiwand - on
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Remove ads