Forta strigo

From Wikipedia, the free encyclopedia

Forta strigo
Remove ads

Forta strigoPotenca strigo (Ninox strenua), konata ankaŭ kiel Forta bubuko, estas specio de strigo en la familio Strigedoj. Temas pri strigo infiĝena de sudorienta kaj orienta Aŭstralio, la plej granda strigo en la kontinento. Ĝi troviĝas en marbordaj areoj kaj en la Granda Disiganta Montaro, rare pli ol 200 km interne. La Ruĝa Listo de la IUCN referencas tiun specion kiel powerful boobook.[1]

Pliaj informoj Kiel legi la taksonomion, Biologia klasado ...

Kiel plej grandaj predantoj en sia mallarĝa distribuo, potencaj strigoj ofte estas oportunistoj, kiel plej multaj predantoj, sed ĝenerale dediĉas sin al ĉasado de arbaraj mamuloj, precipe malgrandaj ĝis mezgrandaj marsupiuloj. Tia predo povas konsistigi ĉirkaŭ tri kvaronojn de ilia dieto. Ĝenerale, ĉi tiu specio vivas en primaraj arbaroj kun altaj, indiĝenaj arboj, sed povas montri iom da viveja fleksebleco kiam ili ne nestas.

La potenca strigo estas tipe teritoriema rabobirdo, kiu konservas grandan hejmteritorion kaj havas longajn intervalojn inter ovodemetado kaj eloviĝo. Ankaŭ, kiel multaj specoj de rabobirdoj, ili devas postvivi longan periodon ĝis sendependeco kiel junaj strigoj post elnestiĝo. Male al plej multaj rabobirdoj, tamen, masklaj potencaj strigoj estas pli grandaj kaj pli fortaj ol inoj, do la masklo prenas la dominan pozicion en la pariĝa paro, kiu etendiĝas al manĝaĵdistribuado.[2][3]

Remove ads

Aspekto

Thumb
Sidnejo, Novsudkimrio, Aŭstralio

La Forta strigo havas longan voston kaj malgrandan kapon, donante al ĝi netipan silueton por strigo kaj aldonante pli akcipitran aspekton ol iu ajn alia granda strigo. La elstaranta beko kaj klaraj brovkrestoj plifortigas la akcipitran aspekton de la specio.[2] La vizaĝa disko estas malklare difinita. La supraj partoj estas malhelgrizbrunaj, makulecaj kaj striecaj per blankeca koloro. La subaj partoj estas blankaj kun tre grizbrunaj, V-formaj strioj. La vosto havas ses mallarĝajn blankajn striojn kontrastantajn kun grizbruna koloro. Ĉi tiu specio havas grandajn flavajn okulojn, kun grizeca plumkovraĵo ĝis la bazo de la piedfingroj kaj piedoj de obtuze flava koloro. Ili estas trafe nomitaj, kun tre potencaj kaj pezaj ungegoj.[3] Ĉi tiu strigo estas la plej granda specio de la grupo de "akcipitro-strigoj" troviĝanta en granda parto de Azio kaj la Aŭstralazia regiono, ĉiuj inkluditaj en la genro Ninox. Ĝi povas esti konsiderata, kune kun sia frata specio la rufa strigo (N. rufa), kiel la analogo de Aŭstralio al la genro Bubo.[3]

Ĉi tiu specio longas 45 ĝis 65 cm kaj etendiĝas trans la flugiloj de 112 ĝis 135 cm. Male al la vasta plimulto de strigaj specioj, la masklo estas averaĝe iomete pli granda ol la ino. La korpomaso ĉe maskloj estis raportita je 0,99 ĝis 2,22 kg, kun 13 maskloj averaĝe pezantaj 1,45 kg, dum inoj povas pezi de 1,04 ĝis 1,6 kg, kun averaĝo ĉe 9 inoj de 1,25 kg.[4][5][6]

Inter ĉiuj strigoj en la mondo, la Forta strigo estas la naŭa plej longa de beko ĝis vosto, la deka plej peza kaj la oka plej longa flugilhava.[7] Ĝia korpomaso estas averaĝe proksimume la sama kiel tiu de la granda kornostrigo (Bubo virginianus), sed ĝi havas proporcie multe pli longajn voston kaj flugilojn ol tiu specio. La longo de la enverguro plue ilustras iometan seksan dimorfismon favore al la masklo, ĉar la masklo estas 397 ĝis 434 mm kaj la ino estas 381 ĝis 410 mm. La vosto povas esti 280 mm aŭ pli longa, la kvina plej longa el ĉiuj strigoj, kaj nur la Lapona strigo (Strix nebulosa) kaj la Urala strigo (Strix uralensis) havas proporcie pli longajn vostojn. Kiel relative geografie limigita specio, ne ekzistas subspecioj kaj neniu konata geografia vario ĉe la Forta strigo.[8] Kompare kun la bojanta strigo (Ninox connivens), ĝi estas multe pli granda kaj ne havas la blankmakulan fumbrunan koloron de tiu specio sur la supraj partoj kaj malhelgrizajn ĝis rustajn striojn sur blankeca fono sur la malsupra flanko. La alia pli granda kaj relative potenca strigo trovita en Aŭstralio, nome la rufa strigo, ne troviĝas en la sama teritorio en la naturo, do ĝi ne prezentas identigproblemon.[3]

Voĉo

La kanto de la maskla Forta strigo estas impona malalta, sufiĉe funebra kaj forenporta duobla huo, hu-hu, ĉiu noto daŭranta almenaŭ kelkajn sekundojn, interrompita de mallonga silento kaj la dua noto estante kutime pli altatona ol la unua. La ino havas similan krion, sed havas pli altan voĉon. Duetoj ofte aŭdiĝas komence de reproduktado. Neparigitaj maskloj ofte krias multe pli regule ol parigitaj.[3]

Remove ads

Distribuado kaj habitato

Monto Coot-tha, SOr Kvinslando, Aŭstralio

Ilia teritorio etendiĝas de Eungella kaj la rivero Dawson en Kvinslando suden ĝis la Centraj Altebenaĵoj de Viktorio kaj okcidenten ĝis Monto Burr en Suda Aŭstralio, kun la teritorio finiĝanta ĉirkaŭ Portlando, Viktorio. La vivejo de la Forta strigo estas altaj, malsekaj arbaroj, kiuj etendiĝas ĝis kelkaj pli sekaj arbaroj en norda Viktorio kaj la okcidentaj deklivoj de Novsudkimrio kaj Kvinslando. Ili troveblas en arbarkovritaj montaj ravinoj, arbarkovritaj ravinoj, pli malsekaj, dense arbarkovritaj submarbordaj montaroj, marbordaj arbaroj kaj maldensarbaroj, kaj marbordaj veprejoj. Ili preferas pli malsekajn, pli arbarkovritajn areojn kiel sklerofilaj arbaroj. Kvankam kutime asociitaj kun submarbordaj arbaroj, ili foje troveblas sur enlandaj montodeklivoj. Tio estas precipe la kazo ĉe junaj strigoj post disiĝo antaŭ ol ili povas establi siajn proprajn reproduktajn teritoriojn. Lastatempa mapado montris, ke riveretoj inter krestoj kovritaj de arbaroj de Eucalyptus ofte estas ĉefa vivejo por ĉi tiu specio.[2] Ili foje troveblas ankaŭ en plantejoj, ĉefe de pinoj aŭ indiĝenaj arbospecioj, kaj urbaj kaj kamparaj parkoj kaj ĝardenoj.[3]

Remove ads

Kutimaro

Thumb
Forta strigo sur ĉeurba TV-anteno, Chatswood West, Novsudkimrio

La Forta strigo vivas konstante en reproduktaj paroj kiamen plenaĝeco. Oni observis ilin ripozantajn unuope,[9][10] en paroj, kaj en familiaj grupoj de tri aŭ kvar. Ili ofte ripozas dumtage sur branĉoj en altaj, malfermaj arboj, ofte dum ili ankoraŭ tenas la predon kaptitan la antaŭan nokton. Pluraj ripozejoj estas uzataj, kaj povas esti okupitaj intermite dum jaroj samtempe. La Forta strigo tipe flugas malrapide kaj laŭ konscia maniero per siaj grandaj flugiloj.[3]

Manĝado

La Forta strigo estas la ĉefa nokta predanto de la arbaroj kaj maldensarbaroj en sia teritorio. Ĉirkaŭ 75% de la dieto de la Forta strigo konsistas el arbaraj mamuloj. Ĝia dieto konsistas plejparte el arbaraj marsupiuloj kiel la suda granda glisilo (Petauroides volans), ringvostaj didelfoj (Pseudocheiridae), brosvostaj didelfoj (Trichosurus spp.), koalo (Phascolarctos cinereus), sukerglisilo (Petaurus breviceps), kaj plumvostaj glisiloj (Acrobates pygmaeus).[11][12][13] Ĉi tiuj predospecioj varias vaste laŭ korpograndeco, de la plumvosta glisilo, kiu havas plenkreskan pezon de nur 10 ĝis 15 g ĝis la koalo, tipe pezanta 6 000 g, kvankam junuloj estas ĉefe prenataj de grandaj predospecioj.[14] La averaĝa taksita predopezo ĉe unu studo estis proksimume 176 g.[15] Tamen, du aliaj studoj deklaris la averaĝan predopezon kiel 386.7 g kaj 323.2 g. Ne malofte, la predopezo averaĝe estas inter 50 kaj 100%, dum, ĉe plej multaj aliaj rabobirdoj, inkluzive de grandaj strigoj, ŝajnas esti "regulo", ke plej multaj predoj pezas 20% aŭ malpli de la propra pezo de la rabobirdoj. La averaĝa pezo de predo por Fortaj strigoj povas esti ĝis 10 fojojn pli granda rilate al ilia korpopezo ol la averaĝa predopezo de simile grandaj nordaj strigoj, kiel ekzemple grandaj grizaj aŭ grandaj kornostrigoj.[16]

Thumb
Forta strigo kun sia predo.

La plej vaste kaptata predospecio en multaj regionoj estas plenkreskuloj de la ringvosta didelfo (Pseudocheirus peregrinus), kiu povas pezi ĉirkaŭ 700 g.[11][12][17] Pli grandaj vulpoposumoj (Trichosurus vulpecula) de ĉiuj aĝoj povas esti kaptataj, sed junaj specimenoj estas preferataj, ĉar ili abundas printempe kaj estas pli facile kapteblaj ol plenkreskuloj ĉirkaŭ 3 500 g pezaj.[12] Kelkfoje, ili eĉ kaptas kaj junulojn kaj plenkreskulojn de la montaj tufvostaj didelfoj (Trichosurus cunninghami), kiuj povas kreski ĝis ĉirkaŭ 4 000 g.[14] Krom didelfoj, ankaŭ pli malgrandaj sukerglisiloj, pezantaj 80 ĝis 170 g, kaj multe pli grandaj glisiloj, kiuj estas samgrandaj kiel ringvostaj didelfoj, povas esti la plej elstaraj predospecioj en la dieto de la Forta strigo en multaj regionoj.[11][18]

Ne malofte oni ĉasas la nigran (Pteropus alecto) kaj grizkapan flugvulpojn (Pteropus poliocephalus), la plej grandajn el aŭstraliaj vespertoj, kvankam ankaŭ pli malgrandaj vespertoj estis mortigitaj.[14] Ankaŭ enkondukitaj mamuloj, nome ratoj (Rattus spp.), Eŭropa leporo (Lepus europaeus), kaj Eŭropa kuniklo (Oryctolagus cuniculus), precipe la abundaj idoj de ĉi-lastaj post kiam ilia idaro disiĝas, estas ĉasataj.

Estante oportunismaj kiel plimulto da predantoj kaj de strigoj, la Forta strigo predas ankaŭ noktajn birdojn kiel la Grizbruna podargo (Podargus strigoides). Ankaŭ ripozantaj tagaj birdoj estas kaptataj kiel variaj kakatuoj kaj papagoj (ĉirkaŭ deko da specioj registritaj), Lathama alekturo (Alectura lathami), Tenebra galinolo (Gallinula tenebrosa), Blankavizaĝa egreto (Egretta novaehollandiae), Kresta kolombo (Ocyphaps lophotes), Ŭongakolombo (Leucosarcia melanoleuca), kukabaraoj (Dacelo spp.), Superba menuro (Menura novaehollandiae), Olivdorsa oriolo (Oriolus sagittatus), Aŭstralia pigo (Gymnorhina tibicen), kuravongoj (Strepera spp.), Mielmanĝuloj (Meliphagidae), korvoj (Corvus spp.) kaj Nigrabeka korkorako (Corcorax melanorhamphos).[3][7][15][19][20][21] Laŭ unu studo, la plej ofte kaptitaj birdospecioj estis la Blankanigra kuravongo (Strepera graculina) kaj la Karmezina rozelo (Platycercus elegans) kaj birdopredo kiel tuto estis ĉirkaŭkalkulita averaĝe je 350 g.[14] Malofte, aliaj rabobirdoj estis mortigitaj kaj manĝitaj, inkluzive de grandaj akcipitroj kiel la Aŭstralia akcipitro (Accipiter fasciatus) kaj la Helgriza akcipitro (Accipiter novaehollandiae).[22]

Insektoj (kiel ekzemple griloj kaj skaraboj) kaj kankroj povas kompletigi la dieton kaj estas tipe prenitaj dumfluge.[23] Malofte, ankaŭ lacertoj kaj serpentoj estas kaptitaj.[3][14] Oni scias ankaŭ, ke ili manĝas kadavraĵojn de tempo al tempo.[24]

La vasta plimulto de predo estas prenita de arboj, ofte en aŭ proksime de la arba kanopeo, inkluzive de neverŝajnaj eroj kiel rokvalabioj (Petrogale spp.) kiuj foje rifuĝas en arboj. Ĉi tiu specio ĝenerale glitas de alkroĉiĝejo al alkroĉiĝejo, observante predagadon en ĉirkaŭaj arboj ĝis ebla predo estas detektita. Se la predo tro frue konsciiĝas pri la strigo, povas okazi vostoĉasado, sed multaj predospecioj (eĉ tagaj kiel grandaj paserinoj) povas sukcese eviti la grandan predanton. Pro la grandeco kaj potenco de ĝiaj ungegoj, la morto povas esti tuja eĉ por granda predo kiam la strigo enigas siajn ungegojn; tamen, iuj predoj povas ankoraŭ postvivi eĉ post komenca kontakto se ili povas eskapi antaŭ ol la strigo faras sian "mortigan tenon".[25]

Fortaj strigoj ofte dispecigas predon kaj konsumas ĝin pece. Ĉe tagtempaj ripozejoj, ili foje vekiĝas por konsumi manĝaĵon ĝis ili forlasas la birdostangon vespere. La tri plej grandaj Ninox-strigoj estas la solaj strigoj konataj, kiuj montras la konduton kovri[26] manĝaĵon dum ili ripozas dumtage. Unu teorio estas, ke la masklo regule tenas la predon dumtage, kaj tiel povas kontroli la distribuadon de manĝaĵo al la familio laŭ sia domina grandeco; dum ĉe plej multaj strigoj, inoj estas pli grandaj kaj pli dominaj, kaj tial la masklo ne povus montri tian konduton kiel teni manĝaĵon de sia pli granda partnero.[15] Kaŝado de parte manĝitaj predorestaĵoj estis registrita, kvankam kaŝado de predo estas multe pli ofta konduto ĉe bojantaj strigoj.[2][3][7] En studo komparanta iliajn dietojn kun tiuj de kunekzistantaj pli grandaj tenebraj turstrigoj (Tyto tenebricosa) kaj aŭstraliaj maskostrigoj (Tyto novaehollandiae), ĉi tiuj du pli malgrandaj strigoj averaĝe fokusiĝis al pli malgrandaj predoj kaj manĝis pli da malgrandaj surteraj mamulaj predoj ol la arbarajn mamulajn predojn preferatajn plej ekskluzive de la Forta strigo. Tamen, iu koincido en la dieto estis registrita inter ĉiuj tri specioj, kaj ia nivelo de konkurenco estis notita, en kiu la Forta strigo supozeble estus domina.[14]

Reproduktado

Thumb
La idoj de la Forta strigo forlasas la neston kelkajn semajnojn post eloviĝo, sed ofte estas prizorgataj dum pluraj monatoj post disiĝo de la nesto.

La Forta strigo reproduktiĝas en la aŭstralia vintro, kaj reproduktado okazaa ĉefe en majo kaj junio kaj kovado en la nesto ĝis septembro. La reprodukta konduto de fortaj kaj rufaj strigoj ŝajnas esti tre simila. La reprodukta teritorio de fortaj strigoj estas granda. Eĉ kiam manĝaĵo abundas, teritorioj estas almenaŭ 800 ĝis 1 000 hektaroj. Kiam manĝaĵo malabundas, teritorioj tendencas esti pli grandaj. Tipe, nestoj de reproduktantaj paroj troviĝas de 5 ĝis 20 km aparte. Maskloj estis registritaj batalantaj pri reproduktaj rajtoj al inoj kaj teritorioj.[27] La nesto plej ofte estas granda kavaĵo en arbo. Nestoj estis registritaj je 8 ĝis 30 m supergrunde, sed plej ofte estas almenaŭ 10 ĝis 15 m altaj. La nesta materialo inkluzivas putriĝantajn derompaĵojn kaj folirubon. La ovoj estas ovalaj kaj senbrile blankaj. La ovodemetado plej ofte estas de du, sed foje inkluzivas nur unu ovon, kaj malofte tri estas demetitaj. La ovo averaĝe estas ĉirkaŭ 54 mm × 45 mm.[28] La ovoj estas tipe demetitaj rekte sur la putra ligna planko de la nesta kavaĵo; strigoj ne konstruas neston. Ovodemetado-intervaloj estas ĝis 4 tagoj inter la unua kaj dua ovo, nekutime longa intervalo por strigo. La ino ŝajnas fari la tutan kovadon kaj la kovada stadio estas de 36 ĝis 38 tagoj.[28] La masklo faras la tutan ĉasadon kaj foje agreseme defendas la nestadon dum la kovada stadio.

Ino kaj ido, Monto Coot-tha, Brisbano

Ĉe aliaj strigoj, kiuj montras agreson kontraŭ homoj dum nestado, la ino kutime estas la ĉefa agresanto, kvankam ĉe aliaj strigoj la inoj estas pli grandaj kun pli fortaj atakoj, dum ĉe la Forta strigo, la maskloj estas la pli granda kaj pli potenca sekso. Foje, inoj povas forlasi sian neston se ĝenataj. Ĝenerale, kaj la iomete pli malgranda rufa strigo kaj rimarkinde pli malgranda bojanta strigo montras pli oftan kaj pli vigle agreseman nestodefendon ol la Forta strigo. Junaj fortaj strigoj estas plejparte blankecaj kun grizecbruna masko kaj griza sur la flugiloj kaj kovriloj, kaj estas evidente distingeblaj de la plenkreska plumaro.[7] La idoj elnestiĝas je 6 ĝis 8 semajnoj. Tamen, la idoj tipe akompanas kaj estas nutrataj de siaj gepatroj dum pluraj monatoj, eĉ en la stadio kiam ili povas bone flugi. La tuta dependeca periodo kutime daŭras 5 ĝis 9 monatojn antaŭ sendependeco, kaj foje eĉ en la sekvan reproduktosezonon.[2][3] Kvankam preskaŭ neniu predanto de ĉi tiu specio ekzistas, krom en tre maloftaj, anekdotaj kazoj, kojnvostaj agloj (Aquila rapax) kaj fortaj strigoj estis registritaj mortigante unu la alian en teritoriaj kaj reproduktaj bataletoj. Ankaŭ, ili ofte estas viktimoj de kaj foje eĉ vunditaj de forta ĉikanado fare de pli grandaj paserbirdoj kiel streperoj (kuravongoj), pigoj, kaj korvoj. En unu kazo, paro da aŭstraliaj korvoj (Corvus coronoides) atakis kaj mortigis fortan strigon, verŝajne por defendi sin kaj sian neston.[29]

Remove ads

Konservostatuso

La Forta strigo ne estas listita kiel minacata en la Aŭstralia Environment Protection and Biodiversity Conservation Act 1999. Tamen, ties konservostatuso varias el ŝtato al ŝtato en Aŭstralio.

Referencoj

Bibliografio

Eksteraj ligiloj

Loading related searches...

Wikiwand - on

Seamless Wikipedia browsing. On steroids.

Remove ads