Francis William Aston
brita kemiisto From Wikipedia, the free encyclopedia
Remove ads
Francis William ASTON (naskiĝis la 1-an de septembro 1877 en Harborne, Birmingham - mortis en 1945 en Kembriĝo) estis brita kemiisto kaj fizikisto. Li ricevis la Nobel-premion pri Kemio en 1922 "pro malkovrado de izotopoj de multaj ne-radioaktivaj elementoj kun la helpo de lia masospektrografo, kaj por prezentado de la regulo de enjtera nombro" [1][2].
Kun la helpo de masospektrometro, Aston faris gravajn esplorojn pri la atompezoj de la elementoj, kie montriĝis, ke la elementoj ne estis tute same unuformaj kiel estis antaŭe pensita, sed ke pluraj malsamaj izotopoj povus ekzisti.
La esploroj estis kompilitaj en la librojn Isotopes (1922) [3] kaj Mass-spectra and Isotopes (1933) [4], kiuj estas liaj plej bone konataj libroj.
Aston estis elektita Konulo de la Reĝa Societo de Londono la 12an de majo 1921. La brita Masospektrometra Societo premias la Medalon Aston en lia honoro. La lunkratero "Aston" kaj versio 1.0 de la programaro OpenChrom estis nomitaj en lia honoro.
Remove ads
Kariero
En 1903 li gajnis stipendion al la Universitato de Birmingham, kie lia esplorado en elektraj paneotuboj kondukis lin al la eltrovo de la fenomeno konata kiel la "nigra spaco de Aston" [5][6][7]. En 1909 li translokiĝis al la Laboratorio Cavendish en Kembriĝo, laŭ la inviton de J.J. Thomson, kaj okupiĝis pri identigado de la izotopoj de la elemento neono. Kiam li revenis al ĉi tiuj studoj post la Unua Mondmilito, li uzis la metodon de elektromagneta fokuso por inventi la masospektrometron. Helpe de ĉi tiu invento, li povis rapide identigi 212 el la 287 izotopoj kiuj ekzistas en la naturo [8].
Jam en 1919 li postulis la ekstreme alt-energian fuzion de hidrogeno al heliumo.
Lia laboro en la kampo de izotopoj igis lin formuli la "regulon de entjera nombro", laŭ kiu - "kiam la maso de la oksigenizotopo estas difinita [kiel entjera nombro], la masoj de ĉiuj aliaj izotopoj estus alproksimumataj entjeraj nombroj". Tiu ĉi regulo multe helpis la disvolviĝon de la nuklea energio.
Remove ads
Referencoj
Eksteraj ligiloj
Wikiwand - on
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Remove ads