Vauffelin
komunumo de Svislando From Wikipedia, the free encyclopedia
Remove ads
Vauffelin (en la germana lingvo: Füglisthal) estis ĝis la 31-a de decembro 2009 komunumo de la distrikto Courtelary kaj ekde la 1-a de januaro 2010 komunumo de la administra distrikto Berna Ĵuraso en Kantono Berno, Svislando. Ĝi havis 438 loĝantojn je la 31-a de decembro 2010.
Vauffelin, Frinvilliers kaj Plagne formas ekde la unua de januaro 2014 la komunumon Sauge.
Remove ads
Geografio
Vauffelin situas nordoriente de la urbo Bielo en seka valo norde de la ĵurasa montkresto Bözingenberg. En okcidento la komunumo etendiĝas al la ravino de Suze, kie tie trapasas la sudan montoĉenon de la Ĵuraso. La komunumo konsistas el la vilaĝoj Vauffelin kaj Frinvillier (kiu situas okcidente de Suze, sude de la ravino), kaj diversaj izolitaj bienoj.[1]
La teritorio de la komunumo etendiĝas sur areo de 5,96 km², de kiuj 56,8% estas kovritaj de arbaro, 35,7% servas por agrikulturo kaj 7,2% por setlado. [2]
Remove ads
Najbaraj komunumoj
La komunumo Vauffelin limas en nordo al Plagne, en okcidento al Romont, en sudo al Pieterlen, en sudokcidento al Bielo, en okcidentsudokcidento al Orvin, kaj en okcidento al Péry.
Trafiko
En okcidento de la komunumo tra Frinvillier pasas la kantona ĉefvojo n-ro 6 kaj la svisa aŭtovojo A16 de Bielo al Delemonto. Frinvillier disponas pri stacidomo ĉe la trajnlinio de Svisaj Federaciaj Fervojoj de Bielo al La Chaux-de-Fonds. La vilaĝo Vauffelin mem situas flanke de la gravaj trafikvojoj. Tra ĝi pasas la vojo n-ro 1325. Ĝin konektas la poŝtaŭtolinio de Bielo al Romont al la publika transportreto.
Historio
La unua dokumenta mencio de Vauffelin datiĝas el la jaro 1228 kiel Vualfelim [3], dum la unua mencio de Frinvillier datiĝas el la jaro 1393 kiel Frunwelier.[4] La du vilaĝoj dum mezepoko apartenis al la Senjorujo Erguel en la Princepiskopejo Bazelo. De 1797 ĝis 1815 Vauffelin kaj Frinvillier kun la tuta iama Senjorujo Erguel apartenis al la Departemento Haut-Rhin de Francio kaj poste en 1815 per la Viena Kongreso estis atribuita al Kantono Berno.[5] Okaze de la fondiĝo de Kantono Ĵuraso la loĝantaro de la komunumo Vauffelin voĉdonis en la jaroj 1974 kaj 1976 dufoje favore al restado ĉe Kantono Berno.[6]
Remove ads
Notoj kaj referencoj
Vidu ankaŭ
Eksteraj ligiloj
Wikiwand - on
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Remove ads




