Erinioj

From Wikipedia, the free encyclopedia

Erinioj
Remove ads

Erinioj (el la greka: Ερινύς, furioze persekutifurioziĝi) estis mitaj estuloj. La romianoj nomis ilin Furioj. La Erinioj naskiĝis el la sango elverŝita de Urano, kiam fortranĉis ties testikojn Krono, lia plej juna filo. Ili estis tri diinoj, kiuj punis kaj venĝis la krimulojn, kaj iliaj nomoj estis: Alekta, Tizifona kaj Megera (alia versio de la mito nombras pli ol tri diinojn).

Thumb
Oresto persekutata de la Erinioj, William-Adolphe Bouguereau (1862).
Rapidaj faktoj helena mitularo, Informoj ...

Erinioj estis konataj kiel la venĝistinoj de parencaj murdoj aŭ sangokrimoj. Sed ili estis ankaŭ la venĝistinoj de ia ajn krimo kontraŭ la natura ordo; ili estis la gardistinoj de la kosma ordo kaj punis ĉiun, kiu atencis kontraŭ la naturo aŭ kontraŭ la rajto de la homoj.

Loĝantinoj de la mallumo, la filinoj de la urana sango estis prezentitaj kiel teruraj flugpovaj virinoj kun serpentoj inter la haroj, vipiloj kaj brulantaj torĉoj en la manoj. Laŭ la tradicio ĉiu venĝistino havis difinitan taskon: Alekta senĉese persekutis la viktimon kun brulantaj torĉoj; Tizifona vipis la kulpulon kaj Megera kriegis nokte kaj tage ĉe la oreloj de la kulpulo lian krimon.

Internigite en la homa kapo ili estas la konsciencriproĉo, la rimorso.

Remove ads

Vidu ankaŭ

Remove ads
Loading related searches...

Wikiwand - on

Seamless Wikipedia browsing. On steroids.

Remove ads