Geoffrey Hinton
From Wikipedia, the free encyclopedia
Remove ads
Geoffrey Everest HINTON (6-an de decembro 1947) estas brita-kanada kogna psikologo kaj komputosciencisto, plej konata pro sia laboro pri artefaritaj neŭraj retoj, pro kiu oni donis al li la titolon kiel la "Baptopatro de AI".
Hinton, kune kun Yoshua Bengio kaj Yann LeCun, estas konsiderita pioniro en profunda lernado[1]. Profunda lernado (angle Deep learning) estas unu el multaj metodoj de maŝinlernado bazita sur artefaritaj neŭraj retoj. Efektive, la plej altnivelaj voĉrekonaj teknikoj baziĝas sur neŭraj retoj.
De 2013 ĝis 2023 li estis dungita alterne por Google LLC (Google Brain) kaj la Universitato de Toronto.
En majo 2023, li publike anoncis sian foriron ĉe Google, citante zorgojn pri la riskoj de artefarita intelekto kaj AI-teknologio[2] kaj esprimis timojn pri vetkuro inter Google kaj Mikrosofto[3]. Hinton klarigis, ke AI-babilrobotoj havas la kapablon lerni kaj kunhavigi scion memstare. Ĉi tio signifas, ke ĉiufoje kiam iu kazo ricevas novajn informojn, ĝi estas aŭtomate dividata kun la tuta grupo. Kiel rezulto, AI-babilrobotoj kapablas amasigi scion multe preter la kapabloj de individuo[3].
AlexNet, dizajnita en kunlaboro kun liaj studentoj Alex Krizhevsky kaj Ilya Sutskever por la ImageNet-defio, (2012) estis sukceso en la kampo de bildrekono.
Facile kompreneblaj enkondukoj al lia scienca laboro troveblas en liaj artikoloj en Scientific American de 1992 kaj 1993.
Remove ads
Premioj
Li estis premiita de la Premio Turing en 2018 kune kun Yoshua Bengio kaj Yann LeCun.[4] Kaj li estas premiita kune kun John J. Hopfield de la Nobel-premio pri fiziko en 2024.[5]
Referencoj
Vidu ankaŭ
Wikiwand - on
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Remove ads