Gleb Jakunin
From Wikipedia, the free encyclopedia
Remove ads
Gleb Pavloviĉ Jakunin (ruse Глеб Павлович Якунин; naskiĝis la 4-an de marto 1934 en Moskvo, mortis la 25-an de decembro 2014 samloke) estis la rusa ortodoksa kleriko, disidento, batalanto pri homrajtoj en Sovetunio; adepto de malkaŝo de kunlaborismo inter ortodoksismo kaj sovetaj regopovoj.
Remove ads
Vivo
Junece ortodoksa judo, kiu konvertiĝis al ortodoksismo pere de pastro Aleksandr Men. En 1962 ordiniĝis kaj de tiu tempo aktive laboris en la movado favore al homrajtoj de kredantoj. En 1965 direktis leteron al patriarko de Moskvo Aleksi la 1-a kontraŭ subigita sinteno de hierarkio al komunistaj regopovoj. Tekstoj de Jakunin pri diskriminacio de kredantoj cirkulis de tiam en samizdato. En 1976 li fondis Defend-Komitaton de la Rajtoj de Kredantoj. En la jaroj 1979–1987 restis en malliberejo, gulago kaj ekziligo. Post 1991 partoprenis en publikigado de arkivaĵoj pri kunlaborismo de soveta ortodoksimo kun politikaj regopovoj de Sovetunio, malkaŝo de pseŭdonomoj de altrangaj reprezentantoj de Moskva Patriarkaro kaj donataj al ili de la partio kaj KGB spionaj taskoj.
Remove ads
Wikiwand - on
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Remove ads