Granda Barilrifo

From Wikipedia, the free encyclopedia

Granda Barilrifo
Remove ads

La Granda Barilrifo (ankaŭ Granda rifa bariero) estas la plej granda korala rifo de la mondo.[1][2] komponita de ĉirkaŭ 2,900 unuopaj rifoj[3] kaj 900 insuloj kiuj etendas tra ĉirkaŭ 2300 km sur areo de proksimume 344 400 km².[4][5] Ĝi etendas laŭlonge de la Korala Maro laŭ marbordo de Kvinslando, Aŭstralio. Ĝi estas pli ol 2000 km longa kaj ties granda parto estas ŝirmata kiel Marparko Granda Barilrifo.

Monda heredaĵo de UNESKO
Thumb
Rapidaj faktoj Estas, Koordinatoj ...
Thumb
Granda Barilrifo.

La Granda Barilrifo povas esti vidata el la ekstera spaco kaj estas la plej granda unuopa strukturo en la mondo farita el vivantaj organismoj.[6] Tiu rifa strukturo estas komponita el kaj konstruita de miloj da milionoj de etaj organismoj, konataj kiel koralaj polipoj.[7] Ĝi eltenas ampleksan diversecon de vivo kaj la tuta rifo estis elektita kiel Monda heredaĵo de Unesko en 1981.[1][2] CNN etiketis ĝin kiel unu el la sep naturaj mirindaĵoj de la mondo.[8] La Queensland National Trust nomumis ĝin kiel ŝtata ikono de Kvinslando.[9]

Granda parto de la rifo estas protektata de la Marparko Granda Barilrifo, kiu helpas limigi la efikon de homa uzado pro fiŝkaptado kaj turismo. Aliaj kontraŭmediaj premoj (minacoj) en la rifo kaj ties ekosistemo estas alfluo de fluaĵoj, klimata ŝanĝo akompanata de amasa koralblankigado, kaj ciklaj eksplodoj de la populacioj de dornokronaj marsteloj. Laŭ studo publikigita en Oktobro 2012 fare de Proceedings of the National Academy of Sciences, la rifo estis perdinta pli ol duono de sia korala kovro ekde 1985.[10]

La Granda Barilrifo estis dumlonge konata kaj uzata de la popoloj de Indiĝenaj aŭstralianoj kaj de Insulanoj de Toresa Markolo, kaj estas grava parto de la kulturo kaj spirita vivo de lokaj grupoj. La rifo estas tre populara destinejo por turistoj, speciale en la regionoj de la insuloj Whitsunday kaj Cairns. Turismo estas grava ekonomia aktiveco por la regiono, generante ĉirkaŭ 3 mil milionoj da aŭstraliaj dolaroj jare.[11]

En Novembro 2014, Google lanĉis la Gugla Subakva Stratvidaĵo en 3D de la Granda Barilrifo.[12]

Remove ads

Nomo

La nomo "Granda Barilrifo" venas de terminoj uzitaj de Matthew Flinders, kiu faris la unuan detalan mapon pri ĝi en 1802.[13][14] Li uzis great reef ("granda rifo") por unu subrifo de tio, kion oni nun nomas Granda Barilrifo; barrier reef ("barilrifo") por ajna rifo, kiu malebligas la alvenon de ŝipoj aŭ ondoj al la marbordo; kaj Barrier Reefs ("barilrifoj," "barilrifaro") por la aro de tiaj rifoj.[14]

Remove ads

Geografio kaj geologio

Thumb
La Granda Barilrifo estas klare videbla el aviadilo fluganta super ĝi.
Thumb
Elaera foto.
Thumb
Ardeinsulo, koralrifo en la sudo de la Granda Barilrifo.

La plej longa korala klifo en la mondo etendiĝas ĉe nordorienta marbordo de Aŭstralio en Korala maro. Eĉ kiam oni nomas ĝin rifo, tio ne estas unusola koneksa rifo, sed temas pri reto da rifoj, kiu longas pli ol 2000 km kaj larĝas 2 – 150 km, norde ĝi malproksimas diversloke eĉ nur 50 kilometrojn de lando. El la rifo supreniras super la surfacon multnombra kvanto de insuloj kaj insuletoj, el kiuj sur kelkaj eblas enloĝiĝi. Tio estas unusola konstruaĵo de vivaj kreituloj sur Tero videbla eĉ el Luno. Indiĝenaj loĝantoj nomis ĝin Waga Gaboo.

La Granda Barilrifo estas distinga trajto de dividaĵo de la Granda Disiganta Montaro. Ĝi inkludas la pli malgrandajn insulojn Murray.[15] Ĝi atingas el la Toresa Markolo (inter Bramble Cay, ties plej norda insulo, kaj la sudan marbordon de Papuo-Nov-Gvineo) en la nordo de nenomita marpasejo inter la Insulo Lady Elliot (ties plej suda insulo) kaj Fraser-insulo en la sudo. La Insulo Lady Elliot estas situanta je 1 915 km sudoriente de Bramble Cay en rekta linio.[16]

La teorio de Platotektoniko indikas, ke Aŭstralio havas kontinentan drivon, tio estas moviĝas norden laŭ rapideco de 7 cm jare, startinte dum la Kenozoiko.[17][18] Orienta Aŭstralio suferas periodon de tektona levo, kiu movis la akvodislimon en Kvinslando 400 km interne. Ankaŭ dum tiu tempo, Kvinslando suferis vulkanajn erupciojn kiuj kondukis al bazaltaj fluaĵoj de centraj kaj ŝildaj vulkanoj .[19] Kelkaj el tiuj iĝis vulkaninsuloj.[20] Post la Koralmara Baseno, koralrifoj ekkreskiĝis en la Baseno, sed ĝis antaŭ ĉirkaŭ 25 milionoj da jaroj, norda Kvinslando estis ankoraŭ en moderklimataj akvoj sude de tropikoj — tro malvarmaj por elteni koralan kreskon.[21] La historio de la disvolviĝo de la Granda Barilrifo estas kompleksa; post Kvinslando derivis en tropikajn akvojn, ĝi estis ege influita de rifaj kreskoj kaj malkreskoj kiam la marnivelo ŝanĝis.[22]

Rifoj povas pliiĝi en diametro ĉirkaŭ 1 ĝis 3 centimetrojn jare, kaj kreskas vertikale ie ajn el 1 ĝis 25 cm jare; tamen, ili kreskas nur super profundo de 150 metroj pro sia neceso de sunlumo, kaj ne povas kreski super la marnivelo.[23] Kiam Kvinslando estis rande al tropikaj akvoj antaŭ 24 milionoj da jaroj, kelkaj koraloj kreskis,[24]:29 sed la modelo de sedimentado tuj disvolviĝis en erozio fare de la Granda Disiganta Montaro; kio kreis riverdeltojn, marsedimentojn kaj malheligon, kiuj estas maltaŭgaj kondiĉoj por la koralkresko. Antaŭ 10 milionoj da jaroj, la marnivele ege malaltiĝis, kio poste ebligis sedimentadon. La subtavolaro de la rifo eble bezonis konstruiĝi el la sedimentoj ĝis sia bordo estis sufiĉe for por ke la venantaj sedimentoj ne malhelpu la koralkreskon. Aldone, proksimume antaŭ 400 000 jaroj estis partikulare varma periodo interglaciala kun pli altaj marniveloj kaj akvotemperatura ŝanĝo de 4  °C.[24]:37

La tero kiu formis la substraton de la nuna Granda Barilrifo estis marborda ebenaĵo formita el eroziitaj sedimentoj de la Granda Disiganta Montaro kun kelkaj pli grandaj montetoj (plej el kiuj estis mem restaĵoj de pli malnovaj rifoj[25] aŭ, en pli raraj okazoj, vulkanoj[24]:26).[24]:18 La Reef Research Centre (Rifa Esplorcentro), nome Kooperativa Esplorcentro, trovis koralan 'skeleton' kiel kuŝaejo kiu datas el duono da milionoj da jaroj.[26] La aŭtoritato de la Marparko Granda Barilrifo (GBRMPA) konsideras, ke la plej frua pruvaro de la kompletaj rifostructuroj estas de antaŭ 600 000 jaroj.[27] Laŭ la GBRMPA, oni supozas, ke la nuna, vivanta rifostrukturo ekkreskiĝis sur la pli malnova platformo antaŭ ĉirkaŭ 20 000 jaroj.[27] La "Australian Institute of Marine Science" konsentas, metante la komencon de la kresko de la nuna rifo en la tempo de la Lasta glacimaksimumo. En tiu epoko, la marnivelo estis 120 m pli malalta ol nuntempe.[25]

Thumb
Elaera vido de la rifo Arlington.

El antaŭ 20 000 jaroj ĝis antaŭ 6 000 jaroj, la marnivelo leviĝis konstante tra la tuta mondo. Dum ĝi plialtiĝis, la koraloj povis tiam kreski pli alte sur la ĵus enakvigitaj marbordoj de la montetoj de la marborda ebenaĵo. Ĉirkaŭ antaŭ 13 000 jaroj la marnivelo estis nur 60 m pli malalta ol tiu nuna, kaj koraloj komencis ĉirkaŭi la montetojn de la marborda ebenaĵo, kiuj estis tiam fakte kontinentaj insuloj. Dum la marnivelo plialtiĝis, plej el la kontinentaj insuloj estis mergitaj. La koraloj povis tiam superkreski la mergitajn montetojn, por formi la nunajn rifojn kaj rifinsuletojn. La marnivelo de tiu areo ne multe plialtiĝis en la lastaj 6 000 jaroj.[25] La CRC Reef Research Centre ĉirkaŭkalkulas la aĝon de la nuna, vivanta rifostrukturon je 6 000 ĝis 8 000 jaroj.[26] La neprofundakvaj rifoj kiuj videblas en elaer-fotoj kaj en saelitaj bildoj kovras areon de 20 679 km2, plej (ĉirkaŭ 80%) el kiuj[28] estis kreskinta sur la pinto de kalkoŝtonaj platformoj kiuj estas restaĵoj de pasintaj (Pleistoceno) fazoj de rifokresko.[24]

La restaĵoj de iama barilrifo simila al tiu de la Granda Barilrifo estas en Kimberley, Okcidenta Aŭstralio.[29]

La Mondhereda Areo de la Granda Barilrifo estas dividita en 70 bioregionoj,[30] el kiuj 30 estas rifaj bioregionoj.[31][32] En la norda parto de la Granda Barilrifo, formiĝis bendorifoj kaj deltarifoj; tiuj strukturoj ne estas troveblaj en la cetero de la rifa sistemo.[26] Ankaŭ ne estas atoloj en la sistemo,[24]: 7 kaj rifoj ligitaj al la kontinento estas raraj.[24]:18

Tamen bordorifoj estas distribuataj amplekse, sed estas plej oftaj ĉe la suda parto de la Granda Barilrifo, ligitaj al altaj insuloj, por ekzemplo, ĉe la Insuloj Whitsunday. Lagunhavaj rifoj estas oftaj en la sudo de la Granda Barilrifo, kaj pli norde, ĉe la marbordo de la Golfeto Princino Karloto. Rifoj kun formo de duonluno estas la plej oftaj en la mezo de la sistemo, por ekzemplo la rifoj ĉirkaŭ la Lacertinsulo. Duonluna rifoj estas troveblaj en la fora nodo de la Marparko de la Granda Barilrifo, kaj en la Rifoj Swain (inter la 20a kaj la 22a paraleloj sudaj). Ebenaj rifoj estas troveblaj kaj en la nordaj kaj en la sudaj partoj, proksime de la Kabjorka Duoninsulo, de la Golfeto Princino Karloto, kaj ĉe Cairns. Plej el la insuloj de la rifoj estas sur ebenaj rifoj.[24]:158–160

Nesalakvaj elfluejoj povas havi surlokan efikon al la rifo, havigante liveradon de nesala akvo, foje riĉa en nutraĵoj kio kontribuas al eŭtrofikado.[33][34]

La rifo ĉiujare pligrandiĝas kaj kreskas elinterne kaj ekstere, ĉar polipoj, kreantaj ĝin, senĉese multiĝas kreante novajn unuopulojn. Ĉiu polipo estas ligata kun sia najbaro. Ĉiu specio de koralo havas sian propran formon de la kresko, per kio estiĝas granda variableco de la rifo, la plej diversaj montetoj, ebenaĵoj, tabuloj, branĉetoj kaj kornaroj.

La rifo prezentas unu el biologie plej riĉajn regionojn de la mondo. Jam longtempe biologoj klopodas per la plej diversaj metodoj taksi ties aĝon. Sukceso venis nur kiam geologia boraĵo (elfosaĵo) venis en lokojn, kie la maso de koraloj interkontaktiĝas kun subaĵo, do tie, kie foje la koraloj komencis kreski. Al ĝenerala surprizo montriĝis, ke la rifo estas aĝa nur je 600 000 jaroj.

Remove ads

Ekologio

Thumb

Thumb
Verda martestudo sur la Granda Barilrifo.

La granda rifaro donas hejmon al pli ol mil specioj de fiŝoj kaj ĝi mem estas kreata de preskaŭ 400 specioj de koraloj.[35] La lokoj, kie ĝi supreniras la surfacon, servas kiel rifuĝejo de birdoj. Ĉirkaŭ 4 mil specioj de fiŝoj, 350 specioj da koraloj, dekoj da specioj de maraj serpentoj, krustacoj, lamenbrankuloj ks. kreas riĉan kaj komplikan ekosistemon, kiu estas komparebla nur kun Tropika pluva praarbaro. La Granda Barilrifo subtenas eksterordinaran vivodiversecon, inter kiu multaj vundeblajendanĝerigataj specioj, kelkaj el kiuj povas esti endemiaj de la rifaro.[36][37]

Tridek specioj de cetacoj estis registritaj en la Granda Barilrifo, kiel la Akrapinta baleno, la Hind-Pacifika ĝiba delfeno, kaj la Ĝiba baleno. Grandaj populacioj de dugongoj vivas tie.[37][38][39] Pli ol 1 500 fiŝospecioj vivas en la rifo, kiel la klaŭnfiŝo, la boharperko, la ruĝgorĝa imperiestro, kaj kelkaj specioj de Lutjanedoj kaj la koraltruto.[38] Kvardek naŭ specioj amasfrajas, dum aliaj okdek kvar specioj frajas aliloke en la teritorio.[40] Dek sep specioj de marserpentoj vivas en la Granda Barilrifo en varmaj akvoj ĝis 50 m de profundo kaj estas pli oftaj en la suda ol en la norda sekcio. Neniu el tiuj trovitaj en la Mondhereda Areo de la Granda Barilrifo estas endemiaj, kaj ankaŭ ne endanĝerita.[41]

Ses specioj de martestudoj venas al la rifoj por reproduktiĝi: nome la kelonio, la leda martestudo, la akcipitrobeka martestudo, la kareta martestudo, la aŭstralia ebendorsa martestudo kaj la oliveca martestudo. La kelonioj de la Granda Barilrifo havas du genetike distajn populaciojn, unu en la norda parto de la rifo kaj la alia en la suda parto.[42] Dek kvin specioj de marherboj en bedoj altiras dugongojn kaj testudojn,[38] kaj havigas habitaton por la fiŝoj.[24]:133 La plej oftaj genroj de marherboj estas Halophila kaj Halodule.[43]

Markrokodiloj vivas en mangrovoj kaj salmarĉoj ĉe la marbordo proksime de la rifo.[44] Nestumado ne estis registrita, kaj la salmarĉa krokodila populacio en GBRWHA estas de ampleksa teritorio sed de malalta denseco.[41] Ĉirkaŭ 125 specioj de ŝarkoj, rajojĥimeroj vivas en la rifaro.[45][46] Ĉirkaŭ 5 000 specioj de moluskoj estis registrita en la rifaro, kiel la giganta tridakno kaj variaj nudbrankuloj kaj konushelikoj.[38] Kvardek naŭ specioj de kudrilfiŝoj kaj naŭ specioj de hipokampoj estis registritaj.[41] Almenaŭ sep specioj de ranoj vivas en la insuloj.[47]

Ĉirkaŭ 215 specioj de birdoj (kiel 22 specioj de marbirdoj kaj 32 specioj de marbordaj birdoj) vizitas la rifojn kaj nestumas aŭ ripozas sur la insuloj,[24]:450–451 kiel la blankventra maraglo kaj la roza ŝterno.[38] Plej nestolokoj estas en la insuloj de la nordaj kaj sudaj regionoj de la Granda Barilrifo, kaj 1.4 ĝis 1.7 milionoj da birdoj uzas la lokojn por reproduktiĝi.[48][49] La insuloj de la Granda Barilrifo subtenas ankaŭ 2 195 konatajn plantospeciojn; tri el tiuj estas endemiaj. La nordaj insuloj havas 300–350 plantospeciojn kiuj tendencas esti lignaj, dum la sudaj insuloj havas 200 kiuj tendencas esti herbaj; la regiono Whitsunday estas la plej diversa, subtenante 1 141 speciojn. La plantoj estas disvastigitaj pere de birdoj.[47]

Thumb
Acanthurus lineatus inter la koraloj de la rifo Flynn.

Estas almenaŭ 330 specioj de ascidiacoj en la rifa sistemo kun diametro de 1–10 cm. Inter 300–500 specioj de briozooj vivas en la rifaro.[46] Kvar cent koralaj specioj, kaj de malmolaj koraloj (Scleractinia) kaj de molaj koraloj (Alcyonacea) vivas en la rifoj.[38] La majoritato de tiuj frajas gametojn, kaj reproduktiĝas en amasaj frajadoj kiuj estas okazigitaj de la plialtigo de la martemperaturoj de la printempo kaj de la somero, la luna ciklo kaj la taga ciklo. Rifoj de la interno de la Granda Barilrifo frajas dum la semajno post la plena luno en oktobro, dum en la eksteraj rifoj oni frajas en novembro kaj decembro.[50] Iliaj oftaj molaj koraloj apartenas al 36 genroj.[51] Kvin cent specioj de maraj algoj aŭ makroalgoj vivas en la rifoj,[38] kiel dektri specioj de la genro Halimeda, kiuj lasas kalkoŝtonajn amasojn ĝis 100 m larĝa, kio kreas ekosistemetojn en la surfaco kio estis komparita kun la kovro de la pluvarbaro.[24]:185

En oktobro 1979 parto de Granda barilrifo estis proklamita kiel mara parko kaj en 1981 UNESKO proklamis ĝin monda naturrezervejo.[1]

Nuntempe ĉi tie ekzistas la tn. "verdaj zonoj", kie estas malpermesita ajna fiŝkaptado. Tio rilatas proksimume al 5 % da rifo, kio estas areo kun 16 000 kvadrataj kilometroj.

Remove ads

Kontraŭmediaj minacoj

Thumb
Martemperaturo kaj blankigo de la Granda Barilrifo.

Klimata ŝanĝo, poluado, la krondorna marstelo kaj fiŝkaptado estas la ĉefaj minacoj al la bonfarto de tiu rifosistemo. Aliaj minacoj estas ŝipakcidentoj, naftoverŝoj, kaj tropikaj ciklonoj.[52] La Skeleterozia Bendo, nome malsano de la ostokoraloj okazigita de la protozoo Halofolliculina corallasia, damaĝas 31 koralspeciojn.[53] Laŭ studo de 2012 de la Usona Nacia Akademio de Sciencoj, ekde 1985, la Granda Barilrifo perdis pli ol duono de siaj koraloj kaj du trionoj de la perdoj okazis el 1998 pro la faktoroj listigitaj antaŭe.[54]

Klimata ŝanĝo

La Marparka Aŭtoritato de la Granda Barilrifo konsideras, ke la plej granda minaco al la Granda Barilrifo estas la klimata ŝanĝo, kio okazigas la oceanan varmigon kio siavice pliigas la koralblankigo.[55][56] Amasa koralblankigo okazis pro maraj varm-ondoj okazintaj en la someroj de 1998, 2002 kaj 2006,[57] kaj oni timas, ke tio estos ĉiujara okazo.[58] Se tutmonda plivarmigo pluas, koraloj ne povos elteni la pliiĝantajn oceanajn temperaturojn. Okazoj de koralblankigo kondukas al pliigo de la eblo de malsanoj, kiuj okazigas detruajn ekologiajn efikojn al la rifokomunumoj.[59]

En Julio 2017 UNESCO publikigis decidon, esprimante seriozan priokupigon pri la efikon de la koralblankigo en la Granda Barilrifo. Tiu decido avertis Aŭstralion, ke ĝi ne trafos la celojn de la informo "Reef 2050" sen konsiderinda laboro por plibonigi la akvokvaliton.[60]

Klimata ŝanĝo influas ankaŭ al aliaj formoj de rifa vivo — la gamo de preferataj temperaturoj de kelkaj fiŝoj kondukas ilin al serĉado de novaj habitatoj, kaj tio pliigas la mortindicojn de fiŝidoj en predataj marbirdoj. Klimata ŝanĝo ankaŭ tuŝas la populaciojn kaj disponeblan habitaton de martestudoj.[61]

Okazoj de koralblankigo en bentaj koralkomunumoj (pli profundaj ol 20 m) en la Granda Barilrifo ne estas tiom bone dokumentita kiel tiuj de ne tiom profundaj akvoj, sed ĵusa esplorado montris, ke la bentaj koralkomunumoj estas ĝuste tiom negative tuŝitaj pro la pliigo de la oceanaj temperaturoj. Oni trovis, ke kvin specioj de grandaj bentokoraloj de la Granda Barilrifo blankiĝis pro altaj temperaturoj, konfirmante, ke la bentokoraloj estas vundeblaj de la temperatura stresado.[62]

Poluado

Alia grava minaco kiun frontas la Granda Barilrifo estas poluado kaj malpliigita akvokvalito. La riveroj de nordorienta Aŭstralio poluas la Rifaron dum la tropikaj inundoj. Ĉirkaŭ 90% de tiu poluado venas el agrikultura fluado.[63] Ĉirkaŭ 80% el la tero apuda al la Granda Barilrifo estas uzata por agrikulturo inkludante intensivan kultivadon de sukerkano, kaj grava bredado de bovaro. Agrikulturaj praktikoj damaĝas la rifaron pro tropaŝtado, pliiganta elfluado de agrikulturaj sedimentoj, nutrantoj kaj kemiaĵoj inter kiuj sterko, herbicidoj kaj pesticidoj, kio reprezentas la plej gravan riskon por la bonfarto de la koraloj kaj de la biodiverseco de la rifoj.[64] Sedimentoj enhavantaj altajn niveloj de kupro kaj de aliaj pezaj metaloj fontintaj el la Minejo Ok Tedi en Papuo-Nov-Gvineo estas ebla polucirisko por la plej norda parto de la Granda Barilrifo kaj por la regionoj de la Toresa Markolo.[65]

Ĉirkaŭ 67% de koraloj mortis en la plej akre tuŝita norda parto de la rifaro, laŭ informo de la ARC Centre of Excellence for Coral Reef Studies.[66]

Acanthaster planci

Thumb
Acanthaster planci

La marstelo Acanthaster planci predigas koralajn polipojn. Grandaj nombrokreskoj de tiu specio povas damaĝi rifojn. En 2000, nombrokresko kontribuis al foriĝo de 66% de la Rifa Esplora Centro.[67] Oni kredas, ke la loĝnombro de la specio sekvas naturajn ciklojn, sed la kreskoj fariĝas pli ekstremaj pro malbona akva kvalito kaj kaptado de la predantoj de la marsteloj.[67][68]

Fiŝkaptado

La nedaŭrigebla kaptado de volboŝtonaj specioj, ekzemple Charonia tritonis, povas damaĝi manĝoĉenojn de la rifa ekosistemo. Ĝi krome damaĝas la rifon per poluado fare de ŝipoj, kromkaptado de necelataj specioj (ekzemple delfenoj kaj testudoj) kaj habitatodetruo fare de trenreta fiŝkaptado, ankroj, kaj retoj.[69] Ekde 2004 proksimume unu triono de la Marparko Granda Barilrifo estas protektata kontraŭ ĉia forporto de vivaĵoj, inklude bestokaptadon, sen skriba permeso.[70]

Thumb
Shen Neng 1 sur la Granda Barilrifo post akcidento, 5-an de aprilo 2010

Ŝipoj

Ŝipaj akcidentoj estas grava danĝero, ĉar pluraj komercaj ŝipvojoj iras tra la Granda Barilrifo.[71] Kvankam la trarifa vojo ne estas facila, pilotoj taksas ĝin pli sekura ol eksterrifa, ĉar damaĝita ŝipo povas sidi sur la rifo dum oni riparas ĝin.[72] Pli ol 1600 konataj ŝiprompiĝoj okazis en la regiono de la Granda Barilrifo.[73] La 3-an de aprilo 2010, la karboporta ŝipo Shen Neng 1 koliziis kun la rifo Douglas Shoals[74] kaj verŝis eble kvar tunojn da petrolo en la akvon kaj kaŭzis vastan damaĝon al la rifoj.[75]

Mortigado de ŝarkoj

La registaro de Kvinslando intence mortigas ŝarkojn tra la tuta ŝtato, inklude la Grandan Barilrifon.[76][77] Laŭ sciencistoj kaj mediprotektistoj, tiu "malaktuala, kruela, kaj senefika" programo damaĝas la maran ekosistemon.[77] Ĝi uzas ŝarkretojn kaj barelliniojn kun garnitaj hokoj por mortigi ŝarkojn en la Granda Barilrifo. Estas 173 mortigaj brellinioj en la rifaro.[76][77][78] Oni pafmortigas ŝarkojn trovitajn vivaj sur la hokoj.[79] La kvinslanda registaro mortigis proksimume 50 mil ŝarkojn de 1962 ĝis 2018.[80] Krome, la mortigiloj mortigis multajn aliajn bestojn (interalie delfenojn kaj testudojn). Entute 84 mil bestoj estis mortigitaj en la ŝtato ĝis 2015, inklude ŝarkojn (plejparte de specioj, kiuj estas sendanĝeraj por homoj) kaj aliajn bestojn.[81] En 2024 Humana Societo Internacia gajnis proceson kontraŭ la registaro de Kvinslando per juĝo deviganta la registaron konstante kontroli la liniojn, kaj forporti kaj liberigi kaptitajn ŝarkojn anstataŭ mortigi ilin.[82]

Remove ads

Homa uzado

La Granda Barilrifo estis delonge konata kaj uzata de Indiĝenaj aŭstralianoj kaj de Insulanoj de Toresa Markolo. Indiĝenaj aŭstralianoj estis loĝantaj en la areo dum almenaŭ 40 000 jaroj,[83] kaj Insulanoj de Toresa Markolo ekde antaŭ ĉirkaŭ 10 000 jaroj.[84] Por tiuj ĉirkaŭ 70 klanaroj, la rifaro estis ankaŭ grava kultura trajto.[85]

En 1768 la franco Louis de Bougainville trovis la rifaron dum esplora misio, sed li ne postulis la areon por Francio.[86] La 11an de junio 1770, la ŝipo "Endeavour", kapitanigita de la esploristo James Cook, surgrundiĝis sur la Granda Barilrifo el kio ricevis grandan damaĝon. Malpezigi la ŝipon kaj reflosigi ĝin dum venanta tajdo finfine savis ĝin.[87] Unu el la plej famaj vrakoj tie estis tiu de la ŝipo "Pandora" en la 29a de aŭgusto 1791, kio mortigis 35 homojn. La Queensland Museum fari arkeologiajn elfosaĵojn al la vrako de Pandora ekde 1983.[88] Ĉar la rifaro ne havas atolojn, ĝi restis tre malbone studita en la 19a jarcento.[24]:7 Dum tiu epoko, kelkaj el la rifarinsuloj estis minitaj por atingi kuŝejojn da guano, kaj oni konstruis lumturojn kiel indikiloj por la sistemo.[24]:452 kiel en la Insulo Raine, nome la plej frua ekzemplo.[89] En 1922, la Komitato de la Granda Barilrifo ekfaris multon de la plej frua esplorado de la rifaro.[24]:9

El la 1970-aj jaroj la aŭstralia registaro iniciatas diversajn projektojn por la bonfarto de la Granda Barilrifo.

Remove ads

Geografiaj elementoj

Referencoj

Literaturo

Vidu ankaŭ

Loading related searches...

Wikiwand - on

Seamless Wikipedia browsing. On steroids.

Remove ads