Gubernio Anbar
gubernio de Irako From Wikipedia, the free encyclopedia
Remove ads
La gubernio Anbar aŭ kun gramatika artikolo gubernio al-Anbar (arabe محافظة الأنبار, latinliterigo laŭ DMG Muḥāfaẓat al-Anbār, perse استان انبار) estas unu el sume 18 gubernioj de la ŝtato Irako. Laŭ la stato de jaro 2009 ĝi havis 1 658 000 loĝantojn. Administra centro estas la urbo Ramadi, la dua urbo estas Faluĝa. La teritorio kovras areon de 138 501 kvadrataj kilometroj. Ĝi do estas la laŭ areo plej granda iraka gubernio.
Remove ads
La nomo
La nomo al-Anbar estas formo de la origine persa nomo Anbār (انبار), "arsenalo", al kiu aldonatis la araba gramatika artikolo "al". La regiono dum multaj jarcentoj estis la limo inter la persa imperio oriente kaj sinsekve la imperioj de Aleksandro la Granda, la romia, bizanca kaj osmanida okcidente.
Distriktoj
La gubernio konsistas el la sekvaj 9 distriktoj:
- Abu Ghraib
- Ana
- Faluĝa
- Haditha
- Hit
- Al-Kazimija
- Ka'im
- Ramadi
- Rutba
Gubernioj de Irako
Anbar | Arbil | Babil | Bagdado | Basra | Dahuk | Dhi Kar | Dijala | Kadisija | Karbala | Kirkuk | Majsan | Muthana | Naĝaf | Ninivo | Saladino | Sulajmanija | Ŭasit
Remove ads
Wikiwand - on
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Remove ads