Gubernio Bagdado

From Wikipedia, the free encyclopedia

Gubernio Bagdado
Remove ads

La gubernio Bagdado (arabe محافظة بغداد, latinliterigo laŭ DMG Muḥāfaẓat Baġdād) estas unu el sume 18 gubernioj de la ŝtato Irako. Laŭ la stato de jaro 2010 ĝi havis 7 935 699 loĝantojn. Administra centro estas la samnoma urbo Bagdado. La teritorio kovras areon de 734 kvadrataj kilometroj. Ĝi do samtempe estas la laŭ areo plej malgranda kaj laŭ loĝantaro plej granda iraka gubernio.

Rapidaj faktoj [+], Lando ...

La gubernio konsistas el la sekvaj 8 distriktoj:

  • Karĥ (respektive al-Karĥ, la urbopartoj de Bagdado okcidente de la rivero Tigriso)
  • Rusafa (Bagdado oriente de la rivero Tigriso)
  • Thaŭra (respektive al-Thaŭra, urboparto Sadr)
  • Kadhimija (respektive al-Kadhimija)
  • Mahmudija (respektive al-Mahmudija)
  • Abu Ghraib
  • Madain (respektive al-Madain)
  • Adhamija (respektive al-Adhamija)
Remove ads
Loading related searches...

Wikiwand - on

Seamless Wikipedia browsing. On steroids.

Remove ads