Gubernio Babil

From Wikipedia, the free encyclopedia

Gubernio Babil
Remove ads

La gubernio Babil (arabe محافظة بابل, latinliterigo laŭ DMG Muḥāfaẓat Bābil) estas unu el sume 18 gubernioj de la ŝtato Irako. Laŭ takso pri la jaro 2010 ĝi havis 1 856 064 loĝantojn. Administra centro estas la urbo Hilla (aŭ Hila, arabe ‏الحلّة‎), kaj ĝis la jaro la administra unuo fakte laŭ la ĉefurbo nomiĝis "gubernio Hilla". La teritorio kovras areon de 6 468 kvadrataj kilometroj. En la gubernio troveblas la ruinoj de la antikva urbo Babilono, al kio aludas la nuna gubernia nomo.

Rapidaj faktoj [+], Lando ...
Remove ads

Distriktoj

La gubernio konsistas el la sekvaj 6 distriktoj:

  • Madain (aŭ Al-Mada'in)
  • Mahaŭil (aŭ Al-Mahaŭil)
  • Musajab (aŭ Al-Musajab)
  • Haŝimija
  • Hilla (respektive Al-Hilla, Hila aŭ Al-Hila)
  • Mahmudija

Konstitucia baloto

La 15-an de oktobro 2005, el 543 779 balotrajtaj gubernianoj 94,56 procentoj voĉdonis favore de la nova ŝtata konstitucio de Irako.

Arkeologiaj kuŝejoj

Loading related searches...

Wikiwand - on

Seamless Wikipedia browsing. On steroids.

Remove ads