Helbrova mokbirdo

From Wikipedia, the free encyclopedia

Helbrova mokbirdo
Remove ads

La Helbrova mokbirdo, Mimus saturninus, estas birdo de la familio de Mimedoj kiu troviĝas en plej parto de Brazilo, kaj partoj de Bolivio, Urugvajo, Paragvajo, Argentino, kaj Surinamo.

Pliaj informoj Kiel legi la taksonomion, Biologia klasado ...

Kiel aliaj membroj de la grupo, estas grizeca birdo, pli malhela en flugiloj kaj vosto kie nigrecaj plumoj abundas. Ankaŭ estas helbruna nuanco en flugiloj kaj ventro. La beko kaj gamboj estas nigrecaj. La krono estas tre griza, dum la hela superokula strio en tiu ĉi specio estas pli hela kaj markata ol en alia parencaj specioj, kio nomigas la specion kiel Helbrova mokbirdo; same estas tre markata nigreca traokula strio.

Temas pri birdo de malfermaj arbaraj areoj, inklude urbajn kaj ĉeurbaj ĝardenoj. Ili manĝas fruktojn, insektojn kaj etajn vertebrulojn.[1]

Ili havas grandan teritorion (ĉirkaŭ 7,200,000 km²), kaj kvankam ties populacio ne estis jam trakalkulita, oni supozas, ke estas sufiĉe granda por konsideri ĝin kiel "komuna" en partoj de sia teritorio. Ĝi estas klasta kiel Malplej zorgiga de IUCN. (BLI 2004)

Remove ads

Referencoj

Literaturo

Loading related searches...

Wikiwand - on

Seamless Wikipedia browsing. On steroids.

Remove ads