Hermann Göring
nazia politikisto kaj militkrimulo From Wikipedia, the free encyclopedia
Remove ads
Hermann GÖRING (12-a de januaro 1893 – 15-a de oktobro 1946) estis germana nazia politikisto, militestro, estra membro de la nazia partio, antaŭoficiro en la Tria Regno kaj estro de la germana milita aviadilaro Luftwaffe. Li estis akuzita pri krimoj dum milito kaj krimoj kontraŭ homeco ĉe la Proceso de Nürnberg en 1945-1946 kaj kondamnita al mortopuno per pendumo, sed du horojn antaŭ la ekzekuto li memmortigis sin pere de kalia cianido. Li estis honorigita soldato de la Unua Mondmilito per la gajno de la ordeno Pour le Mérite.
Remove ads
Vivo
Dum la Unua Mondmilito li fariĝis piloto kaj poste komandanto de la aviadilaro Richthofen (1918). Li estis flug-aso, pafinta 22 malamikajn aviadilojn. En la jaro 1922 li fariĝis membro de la ekstreme naciisma partio NSDAP . Forte ŝatata de Adolf Hitler, li fariĝis prezidento de la Reichstag (1932). Li ĉefe kreis la germanan militan aviadilaron (Luftwaffe). Hitler nomumis lin sia anstataŭulo (1939), sed poste malaprobis lin (1945).
Remove ads
Vidu ankaŭ
Interesaĵoj
8.03.1940: En sia instrukcio interalie ordonis marki polojn (per litero P) kaj laborigi ilin en partoj de Tria Regno liberaj de ĉeĥoj kaj soraboj.[klarigu]
Eksteraj ligiloj
Remove ads
Wikiwand - on
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Remove ads