Hesio-Darmstadt

From Wikipedia, the free encyclopedia

Hesio-Darmstadt
Remove ads

Hesio-DarmstadtHesujo-Darmstadt (aŭ ...-Darmŝtato), germane Hessen-Darmstadt [hesn darmŝtat], estis historia germana ŝtato kun ĉefurbo Darmstadt, situanta proksimume en la sudo kaj mezo de la nuna federacia lando Hesio, kiu ekzistis kun diversaj ŝtatformoj kaj nomoj de 1567 ĝis 1945.

Rapidaj faktoj Origina nomo:, 1. Landgrafschaft Hessen-Darmstadt2. Großherzogtum Hessen und bei Rhein3. Volksstaat Hessen ...

Kiel ĝia najbaro kaj rivalo Hesio-Kaselo dum pluraj jarcentoj, la landgraflando Hesio-Darmstadt ekestis en 1567 per la divido de la iama landgraflando Hesio. Dum preskaŭ 400 jaroj la du iamaj landgraflandoj restis disigitaj. Post la napoleona erao kaj la Viena Kongreso, la norda, Hesio-Kaselo, eliris kiel "elektoprinclando Hesio"; la suda, Hesio-Darmstadt, kiel "grandduklando Hesio". Ambaŭ Hesioj fariĝis partoj de la Germana Regno: La estinta elektoprinclando fariĝis prusia provinco, la grandduklando fariĝis memstara membro-ŝtato de la Regno.

Thumb
Hesio-Darmstadt en la Vajmara Respubliko (1918-1933)

La Novembra Revolucio en 1918 forigis ĉiujn monarĥiojn en Germanio. La Germana Regno fariĝis la Vajmara Respubliko, kaj la grandduklando Hesio fariĝis respubliko, Volksstaat Hessen = "popola ŝtato", do respubliko Hesio. Post la Dua Mondmilito ĝi estis kunigita en 1945/46 kun la iama elektoprinclando kaj eksa prusa provinco al nova federacia lando, kiu komence nomiĝis "Grand-Hesio", sed baldaŭ ŝanĝis sian nomon al Hesio kaj en 1949 membriĝis en la Federacia Respubliko Germanio. Fine la partoj de la iama landgraflando Hesio estis denove unuigitaj al unu komuna ŝtato.

Remove ads

Geografio

La grandduklando Hesio konsistis el tri provincoj: "Supra Hesio" norde de Frankfurto kaj de la Majno, "Ŝtarkenburgo" (laŭ nomo de burgo en Heppenheim) sude de la Majno kaj "Rejna Hesio" okcidente de la Rejno. "Rejna Hesio" apartenas nuntempe al la federacia lando Rejnlando-Palatinato. Notindas ke dum la jaroj 1866 ĝis 1871 nur la norda parto, ne la sudaj du partoj, membriĝis en la Nordgermana Federacio.

Remove ads

Eta kronologio

Remove ads

Vidu ankaŭ

Loading related searches...

Wikiwand - on

Seamless Wikipedia browsing. On steroids.

Remove ads