Hindustana lingvo

hindarja lingvo parolata en Barato kaj Pakistano, kies normaj formoj estas la hindia lingvo kaj urduo From Wikipedia, the free encyclopedia

Remove ads

La hindustana lingvo (Hindustani: हिन्दुस्तानी, ہندوستانی kun signifo laŭvorte "el Hindustano"[1]) estas lingvo parolata ĉefe kiel lingvafrankao en norda Barato kaj Pakistano,[2][3] (nome Hindustano) historie konata ankaŭ sub la nomoj Hindavi, Dehlvi kaj Reĥta. Ĝi estas lingvo el la Hindarja lingvaro kaj ĉefe devenas el la Ĥaribola dialekto el Delhio, sed ankaŭ prunteprenis parton da sia vortaro el la lingvoj persa, araba, sanskrita kaj ĉagataja.[4][5]

Rapidaj faktoj natura lingvo • moderna lingvo • vulgara lingvo, okcidentaj hindiaj lingvoj ...
Rapidaj faktoj natura lingvo • moderna lingvo • vulgara lingvo, okcidentaj hindiaj lingvoj ...
Rapidaj faktoj natura lingvo • moderna lingvo • vulgara lingvo, okcidentaj hindiaj lingvoj ...

Ĝi estas plurcentra lingvo, kun du oficialaj formoj de la hindustana, kiuj estas konataj kiel moderna norma hindia lingvo kaj moderna norma urdua lingvo[6], kiuj estas normaj lingvoregistroj kaj kiuj estas nomataj HindustanaHind-Urdua, kiam oni konsideras ilin kune. La hindia lingvo, oficiala en Barato kaj en pluraj barataj provincoj, estas skribata per nagario; la urdua, oficiala en Pakistano kaj parte en islamaj barataj provincoj, uzas la araban alfabeton. La du variaĵoj de la lingvo ekestis per la divido de Brita Hindio je la 15-a de aŭgusto 1947 al islama kaj hindua partoj. La antaŭe komuna nomo hindustana de tiam rilatas precipe al la ĉiutaga lingvaĵo, preskaŭ identa. La oficialaj formoj restis gramatike preskaŭ identaj, iliaj fakaj vortaroj iom disevoluis; en la urdua estas pli da influoj araba, persa kaj centra-azia, en la hindia pli da sanskrita.[7][8]

Barataj filmoj produktataj en Mumbajo (nome ĉe Bolivudo) klopodas uzi iom neŭtralan hindustanan lingvaĵon por havi pli grandan merkaton. Pakistanaj filmoj, produktataj precipe en Lahore, koncentriĝas al la urdua formo. En titoloj kaj subtekstoj okazas, ke aperas foje latinlitera transskribado aldone al la nagaria kaj araba formoj.

Remove ads

Oficialeco

La hindia estas unu el la 23 oficialaj lingvoj de Barato. Ĝi krome estas oficiala en 9 el la 28 barataj subŝtatoj kaj tri uniaj teritorioj (Delhio, Ĉandigaro, Andamanoj kaj Nikobaroj).

La urdua estas unu el la oficialaj lingvoj de Pakistano kaj oficiala en jenaj barataj subŝtatoj: Andra-Pradeŝo, Biharo, Ĝamuo kaj Kaŝmiro, Delhio, Utarakando kaj Utar-Pradeŝo.

En Fiĝio estas oficiala la fiĝa hinda lingvo, kutime skribata per latinaj literoj aŭ nagario. Ĝi ne estas identa al la hindustana, tamen grandparte interkomprenebla.

Remove ads

Historio

Fruaj formoj de nuntempa Hindustana lingvo disvolviĝis el la landaj mezaj hindarjaj lingvoj apabhraṃśa el nuntempa Norda Barato en la 7a–13a jarcentoj.[9][10] La hindustana lingvo aperis kiel kontakta lingvi apud Delhi, kiel rezulto de la pliiĝanta lingva diverseco kiu okazis rilate al la islama regado.[11] Amir Ĥusraŭ], kiu vivis en la 13-a jarcento dum la periodo de la Delhia Sultanlando en Norda Hindio, uzis tiujn formojn (kiu estis la lingua franca (lingvafrankao) de la periodo) en siaj verkoj kaj referencis ĝin kiel Hindavi (perse ھندوی).[12][13] Ĉirkaŭ la fino de la jarcento, la militaj atingoj de Alauddin Ĥalĝi, enkondukis la lingvon en la Dekkana regiono, kio kondukis al la disvolviĝo de ties suda dialekto Dekkana, kio estis promociita de la islamaj regantoj en Dekkano.[14][15]

La Delhia Sultanlando, kiu enhavis kelkajn tjurkajn kaj afganajn dinastiojn kiuj regis multon de la subkontinento el Delhi,[16] estis sukcedita de la Mogola Imperio en 1526 kaj antaŭita de la Gurida dinastio kaj de la Gaznavida Imperio antaŭ tio.

Antaŭaĵoj de la lingvo estis konataj kiel Hindui, Hindavi, Zabān-e Hinda ('Lingvo de Hindio'), Zabān-e Hindustana ('Lingvo de Hindustano'), Hindustan ki boli ('Lingvo de Hindustano'), Reĥta, kaj Hindi.[2][3] Ties regionaj dialektoj iĝis konataj kiel Zabān-e Dakhani en suda Hindio, Zabān-e Guĝari ('Lingvo de Guĝaroj') en Guĝarato, kaj kiel Zabān-e DehlaviUrdua ĉirkaŭ Delhi. Ĝi estas Hindarja lingvo, kun bazo derivinta ĉefe el la okcident-Hindia dialekto de Delhi, konat ankaŭ kiel Malnova Hindia aŭ Ĥariboli.[17]

Kvankam la Mogoloj estis de Timurida (Gurkānī) tjurk-mongola deveno,[18] ili estis persiigitaj, kaj la persa lingvo laŭgrade estis iĝante la ŝtata lingvo de la Mogola Imperio post Babur,[19][20][21][22] kiel kontinuigo ekde la enkonduko de la persa lingvo fare de la centraziaj tjurkaj regantoj en la Hindia Subkontinento,[23] kaj ties patronigo fare de la pli frua tjurk-afgana Delhia Sultanlando. La bazo ĝenerale por la enkonduko de la persa lingvo en la subkontinento estis promiciita, el ties plej fruaj tagoj, fare de variaj persiigitaj centraziaj tjurkaj kaj afganaj dinastioj.[24]

Thumb
Kovrilpaĝo de A Grammar of the Urdu or Hindustani Language.

Hindustana ekformiĝis kiel persiigita landa lingvo dum la Delhia Sultanlando (1206–1526 n.e.) kaj la Mogola Imperio (1526–1858 n.e.) en Suda Azio.[25] Hindustana retenis la hindustanajn gramatiko kaj kernan vortotrezoron de la loka Delhia dialekto.[25][26] Tamen, kiel aperanta komuna dialekto, la Hindustana lingvo absorbis grandajn nombrojn de persaj, arabaj, kaj tjurkaj prunvortoj, kaj dum la mogolaj konkeroj kreskiĝis, ĝi etendiĝis kiel lingvofrankao tra multo de norda Hindio; tio estis rezulto de la kontakto inter hindua kaj islama kulturoj en Hindustano kio kreis kombinitan interkulturon "Ganga-Jamuni tehzeeb".[27][28][29][30] La lingvo estis konata ankaŭ kiel Reĥta, aŭ 'miksita', kio supozigas, ke ĝi estas miksita kun persa.[31][32] Skribita en la pers-araba, Devanagari,[33] kaj foje en Kaitia aŭ Gurmuka skribsistemoj,[34] ĝi restis la unuaranga lingvofrankao de norda Hindio por la sekvaj kvar jarcentoj, kvankam ĝi variis ege multe laŭ la vortotrezoro depende de la loka lingvo. Kun la persa, ĝi atingis la statuson de literatura lingvo en islamaj kortegoj kaj estis uzataj ankaŭ por literaturaj celoj en variaj aliaj etosoj kiel tiuj de Sufiismo, sanktuloj aŭ Nirgun Sant, Kriŝna Bhakta, kaj raĝputaj hinduaj kortegoj. Ties ĉefaj centroj de disvolviĝo estis la mogolaj kortegoj de Delhi, Lucknow, Agra kaj Lahore same kiel la raĝputaj kortegoj de la regnoj Amber kaj Jaipur.[35]

En la 18-a jarcento, ĉirkaŭ la fino de la Mogola periodo, je la fragmentado de la imperio kaj de la elita sistemo, variaĵo de Hindustana lingvo, nome unu el la posteaĵoj de la apabhraṃśa landaj lingvoj de Delhi, kaj de najbaraj urboj, venis laŭgrade anstataŭi la persan kiel la lingua franca inter la kler-elita supra klaso aparte en norda Hindio, kvankam la persa ankoraŭ retenis multon de sia hegemonio dum mallonga periodo. La terminon Hindustana oni donis al tiu lingvo.[36] La pers-araba skribmaniero formo de tiu lingvo suferis normigan procezon kaj pluan persiigon dum tiu periodo (18a jarcento) kaj iĝis konata kiel Urdua, nomo derivita el la persa: Zabān-e Urdū-e Mualla ('lingvo de la kortego') aŭ Zabān-e Urdū (زبان اردو, 'lingvo de kampadejo'). La etimologio de la vorto Urdu estas de Ĉagataja deveno, Ordū ('kampadejo'), simila al la angla kaj alilingva vorto horde, kaj konata en loka traduko kiel Laŝkari Zabān (لشکری زبان),[37] kio estas mallongigita al Laŝkari (لشکری).[38] Tio estas rilata al ĝia origino kiel komuna parolmaniero de la mogola armeo. Kiel literatura lingvo, Urdua formiĝis en kortegaj, elitaj lokoj. Kun la angla, ĝi iĝis la oficiala lingvo de Brita Hindio en 1850.[39][40]

Thumb
Urdua esprimo Laŝkari Zabān en Nasĥa skribmaniero.

Hindia kiel normiga literatura registro de la Hindustana starigis en la 19-a jarcento. Kvankam la unuaj literaturaj verkoj (ĉefe tradukoj de pli fruaj verkoj) en sanskritiigita Hindustana estis jam verkitaj en la komenco de la 19-a jarcento kiel parto de literatura projekto kiu inkludis kaj hinduajn kaj islamajn verkistojn (ekz. Lallu Lal, Inŝa Allah Ĥan), la alvoko por aparta sanskritigita normigo de la Hindustana skribita en Devanagari laŭ la nomo de Hindia iĝi pli kaj pli politikigita laŭlonge de la jarcento kaj atingis hegemonion ĉirkaŭ 1880 en klopodo por anstataŭi la oficialan pozicion de la Urdua.[41]

John Fletcher Hurst en sia libro publikigita en 1891 menciis, ke la Hindustana aŭ kampadeja lingvo de la kortegoj de la Mogola Imperio ĉe Delhi ne estas konsiderata de filologoj kiel aparta lingvo, sed nur kiel dialekto de Hindia kun mikso de persa. Tiukadre li aldonis: "Sed ĝi havas la tutan grandecon kaj gravon de aparta lingvo. Ĝi estas lingva rezulto de la islama regado de la 11a kaj 12a jarcentoj kaj estas parolata (escepte ĉe rura Bengalio) fare de multaj Hinduoj en Norda Barato kaj fare de islamaj populacioj en ĉiuj partoj de Barato." Kun la angla ĝi estis la oficiala lingvo de Brita Hindio, estis ordinare skribita en arabaj aŭ persaj karaktroj, kaj estis parolata de proksimume cent milionoj da personoj.[42] La procezo por hibridiĝo kondukis ankaŭ al la formado de vortoj en kiuj la unua elemento de la kombinaĵo estis el Ĥari Boli kaj la dua el la Persa, kiel ekzemple ĉe rajmahal 'palaco' (raja 'reĝa, reĝo' + mahal 'domo, loko') kaj rangmahal 'mododomo' (rang 'koloro, tinkturo' + mahal 'domo, loko').[43] Dum la islama regado en la Hindia subkontinento etendiĝis, parolantoj de Hindustana lingvo veturis al foraj partoj de Hindio kiel administraciantoj, soldatoj, komercistoj, kaj metiartistoj. Dum ili atingis novajn areojn, la Hindustana plue hibridiĝis kun lokaj lingvoj. En la Dekkana regiono, por ekzemplo, la Hindustana miksiĝis kun la Telugua kaj nomiĝis Dekkana lingvo aŭ Daĥani. En Daĥani, aspiraciitaj konsonantoj estis anstataŭitaj per siaj neaspiraciitaj korespondaĵoj; por ekzemplo, deĥ 'vidi' iĝis dek, ghula 'dissolvita' iĝis gula, kuĉ 'kelka' iĝis kuc, kaj samajh 'kompreni' iĝis samaj.[44]

Kiam la Britoj koloniigis la Hindan subkontinenton el la fino de la 18-a ĝis la fino de la 19-a jarcentoj, ili uzis la vortojn 'Hindustani', 'Hindi', kaj 'Urdu' interŝanĝeble. Ili disvolvis ĝin kiel la lingvon de administracio de la Brita Hindio,[45] plue preparante ĝin kiel la oficiala lingvo de modernaj Barato kaj Pakistano. Tamen, je la sendependeco, la uzado de la vorto 'Hindustana' malpliiĝis, estante tre multe anstataŭita per de 'Hindia' kaj 'Urdua', aŭ 'Hindi-Urdua' kiam neniu el tiuj estis tro specifa.[46] Pli ĵuse, la vorto 'Hindustana' estis uzata por la konversacia lingvo de la Bolivudaj filmoj, kiuj estas popularaj kaj en Barato kaj en Pakistano kaj kiuj ne povas estis neambigue identigitaj kiel ĉu Hindia aŭ Urdua.

La britia regado super Hindio enkondukis ankaŭ kelkajn anglalingvajn vortojn en la Hindustana, kaj tiuj anglalingvigaj influoj pliiĝis je la posta etendo de la angla lingvo kiel tutmonda lingvo. Tio kreis novan variaĵon de Hindustana lingvo konata foje kiel Hinglish.[47][48][49][50]

Remove ads

Uzataj skribsistemoj

Araba-persa skribo uzata de la urdua lingvo:

Pliaj informoj جھ, ڄ ...

Nagaria skribo uzata de la hindia formo:

Pliaj informoj अ, आ ...

Bazara hindustana

La vorto hindustana (lingvo) foje estas uzata por dialektoj kaj ĉiutagaj variaĵoj de la hindia kaj urdua lingvoj kontraste al la normaj. Tiusence la hindia kaj la urdua estas tavoloj de la hindustana.

Ĉi tiun sencon emfazas la termino "bazara hindustana", nome lingvo surstrata aŭ bazara. Ĝi estas uzata kiel lingvafrankao kaj emas neglekti fleksion cele al pli vasta komprenebleco. Ĝi havas trajtojn de piĝino.

Remove ads

Diasporaj parolantoj

Per migrado de sia parolantoj la hindustana atingis ankaŭ aliajn landojn. Nombre signifaj parolantaroj ekzistas en

Krome la lingvo estas uzata de malgrandaj komunumoj en Ameriko, nome ĉefe en Usono, kaj Karibio (Trinidado kaj Tobago, Gujano, Surinamo, Jamajko), Eŭropo kaj Afriko.

La "patro nia"

La patronia urdue kaj hindie tekstas jene, en transliterita formo[51] (por la originalaj skriboj vidu la eksterajn ligilojn):

Urdua

Ai hamāre bāp, tū jo āsmān par hai:
terā nām pāk mānā jāe.
Terī bādśāhat āe.
Terī marzī jaise āsmān par pūrī hotī hai, zamīn par bhī ho.
Hamārī roz kī roțī āj hameṉ de.
Aur jis tarah ham apne qarzdāroṉ ko muāf kiyā hai,
tū bhī hamāre qarz hameṉ muāf kar.
Aur hameṉ āzmāiś meṉ na lā,
balki burāī se bacā.
Kyoṉki bādśāhat aur qudrat aur jalāl hameśa terā haiṉ.

Hindia

He hamāre pitā, tū jo svarga mē hai;
terā nāma pavitra mānā jāe;
terā rājya āe;
terī icchā jaisī svarga mē pūrī hotī hai, vaise
pŗthvī para bhī ho;
hamāri dina bhara kī roțī āja hamē de;
aura jisa prakāra hama me apare aparādhiyõ ko kșamā kara.
Aura hamē parīkșā mē na lā,
parantu burāī se bacā;
kyõkī rājya aura parākrama aura mahimā sadā
tere hī hai.
Remove ads

Referencoj

Literaturo

Vidu ankaŭ

Eksteraj ligiloj

Loading related searches...

Wikiwand - on

Seamless Wikipedia browsing. On steroids.

Remove ads