Akvofala apuseto

birdospecioj From Wikipedia, the free encyclopedia

Remove ads

La Akvofala apusetoGiganta apuseto (Hydrochous gigas) estas specio de apuseto de la familio de Apusedoj. Ĝi estas la ununura specio ene de la genro Hydrochous. Ili estas unikaj inter apusetoj, ĉar nestumas ĉe akvofaloj, kiel kelkaj cipseloj. Krome kaj la genro kaj la specio estas intermeza inter Collocalia kaj Aerodramus, ĉar ĝi havas grizan plumaron, sed ne ekolokigon. Ŝajne ĝi estas parenco de la Aerodramus papuensis kaj de aliaj specioj de la genro Aerodramus. Temas pri eta birdo 16 cm longa kaj 37 g peza.

Pliaj informoj Kiel legi la taksonomion, Biologia klasado ...
Remove ads

Disvastiĝo

Ĝi loĝas en kontinenta Malajzio, kaj en montaroj de Sumatro kaj Okcidenta Javo, en Indonezio, en trpikaj aŭ subtropikaj montetaj kaj montaraj arbaroj aŭ malfermaj kamparoj, sed ĉiam proksime de akvofaloj, kiujn uzas kiel nestolokoj (ĉefe apud aŭ eĉ malantaŭ ili) kaj kio nomigas la specion. Oni vidis tiujn birdojn ankaŭ en Borneo, en Saraŭako kaj Sabaho, en Malajzio, kaj en Brunejo, sed oni ne atingis ekzempleron tie kaj pro tio tiu informo ne estas certiga. Ŝajne ne estas kolonia specio, sed almenaŭ ĉe Gede-Pangrango, Javo, estis unu kolonio sufiĉe granda, sed kio poste malpliiĝis. La plej minaca danĝero estas senarbarigo, tio estas detruo de la arbaro hejmo de la specio. Ĉiukaze la specio aperas je 300 ĝis 2,400 m sur la marnivelo.

Remove ads

Kutimoj

Ĝi nestumas malantaŭ aŭ apud akvofaloj en rokofendoj. La nesto estas konstruita el musko kaj radikeroj kungluitaj per salivo, kiel ĉiu apuso. Ili manĝas dumfluge flugantajn insektojn.

Referenco

Loading related searches...

Wikiwand - on

Seamless Wikipedia browsing. On steroids.

Remove ads