Ignác Batthyány

From Wikipedia, the free encyclopedia

Ignác Batthyány
Remove ads

BATTHYÁNY Ignác, grafo (batiani) estis rom-katolika pastro, episkopo de Transilvanio, eklezihistoriisto naskiĝinta en Németújvár la 30-an de junio 1741 kaj mortinta en Alba Iulia la 17-an de novembro 1798.

Rapidaj faktoj Persona informo, Familio ...
Remove ads

Biografio

Ignác Batthyány studis en Nagyszombat, Graz, Romo. Li fariĝis en 1760 abato en Ják, en 1767 kanoniko de Eger, en 1773 grandpreposto samloke, ekde 28-a de aŭgusto 1780 episkopo de Transilvanio. Dum siaj studoj en Romo li konatiĝis kun la materialo de biblioteko kaj arkivejo de Vatikano. Siajn historiajn studojn li daŭrigis ankaŭ post sia hejmeniro. Kun sia 18.000-voluma biblioteko li kreis la bazon de Biblioteko Batthyaneum en Alba Iulia (Gyulafehérvár). Samloke li estigis ankaŭ astronomejon sub gvido de Antal Mártonffi. Li publikigis plurajn gravajn historiajn fontojn.

Remove ads

Ĉefaj verkoj

  • Leges ecclesiasticae regni Hungariae... (I–III. Albae Carolinae – Claudiopoli, 1785-1827).

Eksteraj ligiloj

  • Diocezo de Alba Iulia

Bibliografio

  • Zelliger Alajos: Egyházi írók csarnoka (Nagyszombat, 1893);
  • Baráth Béla: A B. I.-féle akadémiai tervezet (Erdélyi Múz., 1934);
  • Bíró Vencel: gr. B. I. (Erdélyi Múz., 1941. 1–2. sz.).

Fontoj

Loading related searches...

Wikiwand - on

Seamless Wikipedia browsing. On steroids.

Remove ads