Ince Vida
hungara piarista monaĥo, instruisto, pastro From Wikipedia, the free encyclopedia
Remove ads
Ince Vida, laŭ la hungarlingve kutima nomordo Vida Ince estis hungara piarista monaĥo, instruisto, pastro.
Ince Vida[1][2] naskiĝis la 28-an de junio 1799 en Tarány (Hungara reĝlando, Habsburga imperio, nuntempa Štefanovičová en Slovakio), li mortis la 18-an de decembro 1876 en Nitro (Hungara reĝlando, Aŭstrio-Hungario, nuntempe en Slovakio).
Remove ads
Biografio
Ince Vida aliĝis al la piaristoj en Kecskemét en 1819. Post la dujara novicado li instruis 2 jarojn, poste li studis filozofion en Vác (1823–1824), teologion en Nitro (1825) kaj Szentgyörgy (1826) dum en 1824 li pastriĝis kaj monaĥiĝis. Inter 1827–1829 li instruis en bazlernejo en Szeged, poste en piaristaj gimnazioj de Nagykároly, Kecskemét, Tata (Hungario) kaj Sátoraljaújhely, pli poste li estis pastro en Nagykároly jardekon. Inter 1850-1855 li estis monaĥejestro same en Nagykároly, poste 5 jarojn en Kalocsa. Li denove instruis 2 jarojn en Tata, poste 3 jarojn en Veszprém (urbo), sed tie li estis ankaŭ monaĥejestro kaj pastro, fine li denove instruis 3 jarojn en Tata. Li pasis la emeritajn jarojn en Kecskemét, Nagykanizsa kaj Nitro ekde 1869.
Remove ads
Elektitaj kontribuoj
- Értekezések a vegyes házasságokról. (1841)
Fontoj
Referencoj
Wikiwand - on
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Remove ads