Jaro de la elefanto
From Wikipedia, the free encyclopedia
Remove ads
La Jaro de la elefanto (arabe عام الفيل, ʿĀmu l-Fīl) estas la nomo en la historio de Islamo por jaro ĉirkaŭ 570. Laŭ kelkaj islamaj fontoj, estis en tiu jaro ke naskiĝis Mohamedo (arabe مُـحَـمَّـد, konsonantoj: m-ħ-m-d).[1] La nomo derivas de okazaĵo kiu laŭdire okazis en Mekko: Abraha, la kristana reganto abisena de Jemeno, kiu estis subulo de la Regno de Aksumo de Etiopio,[2][3] marŝis al Kaabo en Mekko kun granda armeo, kiu inkludis unu aŭ pliaj militelefantoj, kun la intenco detrui ĝin. Tamen, oni diras, ke la ĉefa elefanto, konata kiel 'Mahmud' (arabe مَـحْـمُـوْد, konsonantoj: m-ħ-m-d),[4] haltis antaŭ eniri en Mekkon kaj malakceptis paŝi al la urbo. Oni teoriumis, ke eble epidemio, eble okazigita de variolo, povis okazigi tiun malsukceson de invado al Mekko. Ĉiuokaze tiu jaro estis konata kiel "Jaro de la elefanto", iniciatinte tendencon al kalkulado de la jaroj en la araba duoninsulo. Tiu kalkulo estis uzita ĝis sia anstataŭo pere de la islama kalendaro en la epoko de Umar.
La arkeologiaj malkovroj en Suda Arabio sugestas, ke la Jaro de la elefanto estis eble 569 aŭ 568, ĉar la Sasanida Imperio venkis super la regantoj asociitaj al aksumanoj en Jemeno ĉirkaŭ 570.[5] Tiu jaro estas registrata ankaŭ kiel tiu de la nasko de Ammar ibn Ĝasir.[6]
Remove ads
Notoj
Wikiwand - on
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Remove ads