Jimeta

From Wikipedia, the free encyclopedia

Jimeta
Remove ads

Jimeta estas grandurbo en Niĝerio.

Thumb
Rapidaj faktoj Administrado, Demografio ...
Remove ads

Bazaj informoj

Geografio

Jimeta situas sur ebenaĵo en valo laŭ rivero Benue, en la orienta sekcio de la lando. Yola situas 9, Kameruno 50, Abuĝo 550 km.

Historio

Jimeta ĉiam funkciis, kiel haveno de Yola. Jimeta kaj la proksima Yola estis unuigita urbo inter 1935-1955, kiel Jimeta Yola.

Ekonomio

De julio ĝis oktobro Benue havas profundan akvon, tial boatoj portas arakidojn kaj kotonojn el Kameruno. Ili estas plusenditaj al la maro. En la ĉirkaŭaĵo de Jimeta oni kultivas milion, nuksojn, cepon kaj indigon. Aliaj bredadas brutojn, ŝafojn, kaprojn kaj kokojn.

Klimato

Jimeta situas en tropika klimato. La averaĝa temperaturo estas 25  °C, sed ĝi foje atingas 40  °C. Jare pluvas po 930 mm. Inter decembro-februaro neniam pluvas.

Trafiko

Apud Jimeta situas flughaveno de Yola. Ĉefvojoj kuras al Kalabaro kaj (tra la rivero) Maiduguri. Gravas ankaŭ la rivera haveno.

Fontoj

  • Angla Vikipedio
Loading related searches...

Wikiwand - on

Seamless Wikipedia browsing. On steroids.

Remove ads