Mondurbo

urbo kiu havas gravan rolon en tutmonda ekonomio kaj socio From Wikipedia, the free encyclopedia

Mondurbo
Remove ads

Mondurboj estas urboj kiuj havas internacian influon en la kampoj ekonomika, kultura kaj politika. Ne ekzistas koncerna kaj unusola difino de mondurbo, tamen oni distingas jenajn kondiĉojn por pritrakti iun urbon kiel mondurbo:

  • vaste konata nomo kaj tuj ligata kun koncerna urbo (ekz., sufiĉas diri Londono kaj oni ne devas precizigi, ke temas pri Britio);
  • internaciaj influoj kaj partopreno en eventoj je tutmonda signifo (ekz., en Novjorko troviĝas la ĉefa sidejo de Unuiĝintaj Nacioj);
  • granda nombro de loĝantoj;
  • granda, internacia flughaveno, kiu estas bezejo kaj ŝanĝpunkto por minimume kelkaj internaciaj flugkompanioj (ekz., Amsterdam-Schiphol);
  • plivastigita transporta infrastrukturo, ampleksanta vojajn kunligojn (i.a. aŭtoŝoseojn), fervojan reton kaj evoluigitan urban amasan transporton;
  • en okcidenta civilizo - ĉeesto de multaj kulturoj kaj enmigrantaj societoj, en aliaj mondpartoj - grandnombra ĉeesto de eksterlandaj entreprenoj;
  • ĉeesto de internaciaj financaj institucioj, juraj firmaoj, sidejoj de grandaj kompanioj kaj borso kiu influas tutmondan ekonomikon;
  • plivastigita telekomunika infrastrukturo;
  • mondfamaj kulturaj kaj sciencaj institucioj (ekz., RijksmuseumUniversitato de Kembriĝo);
  • filmaj kaj teatraj festivaloj kaj premieroj, orkestroj, ĥoroj kaj galerioj;
  • influantaj amaskomunikiloj je tutmonda vasteco (ekz., BBCTime Warner);
  • altkvalitaj sportejoj, ligaj sportaj kluboj kaj preteco organizi eventojn je tutmonda signifo (ekz., Olimpikojn).
Thumb
Tajpeo, Tajvano
Thumb
Mondurbo Parizo, konata kiel «urbo de la lumo»
Thumb
Karaĉio, la «Parizo de la Oriento», kaj la «urbo de la lumoj» estas metropolo en pluretna Pakistano.
Thumb
Azia mondurbo Tokio
Thumb
Nov-Jorko, sidejo de UNO
Remove ads

Ekzemploj de mondurboj

Laŭ la difino farita en 2004 de Globalization and World Cities Research Network (Esplora Reto pri Tutmondiĝo kaj Mondurboj), ekzemploj de mondurboj povas esti:

  1. Kun tre vastaj roloj: Londono kaj Nov-Jorko
  2. Kun malpli gravaj, tamen kun vastaj kulturaj influoj: Los-Anĝeleso, Parizo kaj San Francisco
  3. Troviĝantaj en favoraj situoj: Amsterdamo, Bostono, Chicago, Madrido, Milano, Moskvo, Toronto
  4. Troviĝantaj en favoraj ekonomiaj situoj: Hongkongo, Singapuro kaj Tokio
  5. Troviĝantaj en favoraj ekonomiaj situoj: Bruselo, Ĝenevo, Strasburgo kaj Vaŝingtono
  6. Kulturaj mondurboj: Berlino, Kopenhago, Melburno, Munkeno, Oslo, Romo, Stokholmo
  7. Politikaj mondurboj: Bankoko, Vieno, Pekino
  8. Sociaj mondurboj: Manilo, Najrobio, Otavo
  9. Precipe ekonomiaj mondurboj: Frankfurto, Miami, Munkeno, Osako, Sidnejo, Singapuro, Zuriko
  10. Precipe ne ekonomiaj mondurboj: Abiĝano, Adis-Abebo, Atlanta, Bazelo, Barcelona, Mumbajo, Denvero (Koloradio), Hararo, Kairo, Liono, Manilo, Meksikurbo, Ŝanhajo, Nov-Delhio
Remove ads

GaWC rangigoj

Thumb
Aranĝo de mondaj urboj laŭ la rangotabelo de GaWC de 2010

Ekde 1999, la organizaĵo Globalization and World Cities Study Group and Network (Tutmondiĝo kaj Mondaj Urboj Studa Grupo kaj Reto), la GaWC, provas rangigi kaj difini la mondajn urbojn. La takso de GaWC identigas tri nivelojn de mondaj urboj (alfa, beta kaj gama) kaj plurajn sekundarajn nivelojn.

GaWC Mondaj Urbaj rangigoj 2020

Ĉe la supro de la rangotabelo de mondaj urboj de la GaWC-organizo por 2020. La sekvaj urboj situas:

Remove ads

Vidu ankaŭ

Loading related searches...

Wikiwand - on

Seamless Wikipedia browsing. On steroids.

Remove ads