Julius Wilhelm Richard Dedekind
From Wikipedia, the free encyclopedia
Remove ads
Julius Wilhelm Richard DEDEKIND (naskiĝis en Braunschweig je la 6-an de oktobro, 1831, mortis en Braunschweig je la 12-an de februaro, 1916) estis germana matematikisto. Li grave kontribuis al la formiĝo de ringo-teorio, de la nocio idealo, kiu iĝis ŝlosila koncepto en nombro-teorio kaj abstrakta algebro, kaj al aro-teoria fundamento de la matematike kohera nocio reelaj nombroj.
Richard Dedekind, filo de la Braunscheig-a juristo kaj altlernej-instruisto Julius Dedekind, atendis la Martino-Katharineum en Braunschweig (prononcu: Braunŝvajg). Ekde 1848 li studis matematikon ĉe la tiea kolegio Carolinum. La studadon li plilongigis en Göttingen, kie li doktoriĝis ĉe Gauss - kiel ties lasta doktoranto - pri la teorio de la Eŭleraj integraloj.
En 1854 li habilitiĝis en Göttingen, mallonga tempo post Bernhard Riemann (prononcu: Bern(h)ard Riman). Ekde 1862 ĝis sia emeritiĝo en la jaro 1894 li verkis kiel profesoro pri matematiko ĉe la Braunschweig-a 'altlernejo pri tekniko'.
Remove ads
Vidu ankaŭ
Remove ads
Wikiwand - on
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Remove ads