Junulo
From Wikipedia, the free encyclopedia
Remove ads
Junulo estas homo en la vivetapo junaĝo aŭ juneco, kiu laŭ malsamaj difinoj aŭ inkluzivas aŭ (en la senco de adolesko) sekvas infanaĝon kaj ampleksas la evoluon ĝis la fruaj plenkreskulaj jaroj. UNO nomas junulo ĉiun personon pli maljunan ol 14 jaraj kaj pli junan ol 35 jaroj. Laŭ historiaj kaj soci-kulturaj cirkonstancoj la limoj de la junaĝo varias.


Junuloj estas pli korresonaj al idealismo ĝenerale, ol plenkreskuloj, pli emaj entuziasmiĝi kaj allogiĝi je ia ajn movado kun noblaj tendencoj. Pro tio de la komenco mem de la E-movado ili grandnombre partoprenis ĝin kaj ofte ludis en ĝi ne malgravan rolon. Post diversaj provoj antaŭmilitaj en 1920 fondiĝis Tutmonda E-Junulara Asocio (TEJA), celanta unuigi la E-istajn junulojn. TEJA eldonis dum kelkaj jaroj gazeton la E-ista junularo [1]. Post kelkjara stagno en 1933 TEJA denove pli vigle ekagadis (Vd la artikolon TEJO)..
La tri ĉefaj vivfazoj estas: Junaĝo | Plenkreskaĝo | Maljunaĝo.
Remove ads
Proverboj
Ekzistas pluraj (18, kaj 17 pri maljun(ec)o) proverboj pri junaĝo/juneco en la Proverbaro Esperanta de L. L. Zamenhof, inter ili[2]:
„ En juneco logas, en maljuneco tedas. ” „ En juneco ni petas, en maljuneco forĵetas. ” „ Ne ekzistas juneco sen kapricoj, nek maljuneco sen malicoj. ”
Vidu ankaŭ
Referencoj
Wikiwand - on
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Remove ads