Kalkulo
Vikimedia apartigilo From Wikipedia, the free encyclopedia
Remove ads
Kalkulo estas matematika aŭ logika formala sistemo.
Foje oni uzas la vorton kalkulo kiel mallongigo por infinitezima kalkulo.
Jen gravaj kalkuloj:
- Infinitezima kalkulo - Branĉo de matematiko, kiu entenas la diferencialan kaj integralan kalkulojn, kaj pritraktas la infinitezimojn.
- Diferenciala kalkulo - Branĉo de matematiko, kiu sin bazas sur la nocioj diferencialo kaj derivaĵo, kaj okupiĝas pri solvado de diferencialaj ekvacioj.
- Integrala kalkulo - Branĉo de matematiko, kiu okupiĝas pri kalkulado de integraloj kaj malderivaĵoj, kaj pri solvado de diferencialaj ekvacioj.
- Probablokalkulo - Branĉo de matematiko, kiu okupiĝas pri modeligo de hazardo.
- Bulea kalkulo
- Propozicia kalkulo
- Predikatkalkulo
- Lambda-kalkulo aŭ λ-kalkulo
Laŭ Francisko Azorín Kalkulo estas Operacio per nombroj.[1] Li indikas etimologion el la latina calculus (ŝtoneto). Kaj li aldonas terminon kalkuli, por operacii per nombroj.[2]
Remove ads
Proverbo
Ekzistas pluraj (16) proverboj pri kalkulo en la Proverbaro Esperanta de L. L. Zamenhof, inter ili[3]:
„ Bonaj kalkuloj, bonaj kunuloj. ” „ For el la manoj -- for el kalkulo. ” „ Kiu vivas sen kalkulo, baldaŭ estos almozulo. ”
Referencoj
Wikiwand - on
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Remove ads