Kampo (algebro)

komuta ringo, en kiu ĉiu nenula elemento estas inversigebla From Wikipedia, the free encyclopedia

Remove ads

En matematiko kaj, pli specife, en abstrakta algebro, kampo[1] estas komuta korpo.[2] Tio estas unu el la plej gravaj nocioj de multaj fakoj de abstrakta algebro kaj nombro-teorio.

Ĉi tiu artikolo temas pri matematika termino. Koncerne aliajn signifojn aliru la apartigilon Kampo.

Pli detale, oni povas karakterizi la nocion kampo K per ĉi-subaj aksiomoj.

Aksiomoj de adicio

  1. Por ĉiuj a, b K, estas difinita unusola elemento a+b K, nomata sumo de la elementoj a kaj b (do + estas duvalenta operacio).
  2. Por ĉiuj a, b, c K, a+(b+c) = (a+b)+c (asocieco).
  3. Por ĉiuj a, b K, a+b = b+a (komuteco).
  4. Ekzistas elemento 0 K tia, ke a+0 = a por ajna a K. 0 nomiĝas nulo, kaj estas la neŭtrala elemento de +.
  5. Por ĉiu a K, ekzistas b K tia, ke a+b = 0. (b nomiĝas la adicia inverso de a; oni kutime skribas −a).
Remove ads

Aksiomoj de multiplikado

  1. Por ĉiuj a, b K, estas difinita unusola nombro a·b K, nomata produto de la elementoj a kaj b (do · estas duvalenta operacio).
  2. Por ĉiuj a, b, c K, a · (b · c) = (a · b) · c (asocieco).
  3. Ekzistas elemento 1 K tia, ke a · 1 = a por ajna a K. 1 nomiĝas unu kaj estas la neŭtra elemento de ·.
  4. Por ĉiu a K, a ≠ 0, ekzistas b K tia, ke a · b = 1. (b nomiĝas la multiplika inverso de a; oni kutime skribas a⁻¹1/a).
  5. Por ĉiuj a, b K, a · b = b · a (komuteco).
Remove ads

Aksiomoj de distribueco

  1. Por ĉiuj a, b, c K, a · (b+c) = a · b + a · c.
  2. Por ĉiuj a, b, c K, (a+b) · c = a · c + b · c.

(distribueco)

Vidu ankaŭ

Referencoj

Loading related searches...

Wikiwand - on

Seamless Wikipedia browsing. On steroids.

Remove ads