Kantono Remich

kantono de la Grandduklando Luksemburgio From Wikipedia, the free encyclopedia

Kantono Remich
Remove ads

La kantono Remich laŭ areo estas la dua plej malgranda el la dek du kantonoj de la Grandduklando Luksemburgio. Ĝi situas en la pleja sudoriento de la lando kaj limas norde je la kantono Grevenmacher, oriente je la federaciaj landoj Rejnlando-Palatinato kaj Sarlando de Germanio, sude je la francia regiono Loreno kaj okcidente je la kantonoj Esch-sur-Alzette kaj Luksemburgo.

w1

Rapidaj faktoj canton of Luxembourg, Administrado ...
Remove ads

Administra divido

La kantono Remich ampleksas ok komunumojn (nombroj de loĝantoj laŭ la stato de januaro 2021).

  1. Bous-Wadbredimus (Bous-Waldbriedemes) (3054 loĝantoj)
  2. Dalheim (Duelem) (1711)
  3. Lenningen (Lenneng) (2358)
  4. Mondorf-les-Bains (Monneref) (2071)
  5. Remich (Réimech) (5404)
  6. Schengen (3787), la 1-an de Januaro 2012 kreita el
    • Schengen,
    • Burmerange kaj
    • Wellenstein
  7. Stadtbredimus (Stadbriedemes) (4956)

Diversaĵoj

La loĝloko Schengen internacie konatiĝis pro la eŭropa interŝtata traktato de Schengen, kiu forigis ŝtatliman kontrolon de personoj veturantaj trans ŝtatlimoj inter la traktataj ŝtatoj. En la loĝloko Dalheim loĝas la esperantistoj Brian Moon kaj ĝis sia morto en 2022 loĝis Claude Nourmont, ekde sia juneco aktivaj en la gvidaj organoj de unue TEJO kaj poste UEA, kaj kompreneble ankaŭ en la nacia Esperanto-movado.

Remove ads

Notoj

Loading related searches...

Wikiwand - on

Seamless Wikipedia browsing. On steroids.

Remove ads