Kastelo Dyck

From Wikipedia, the free encyclopedia

Kastelo Dyck
Remove ads

Kastelo Dyck estas unu el la plej gravaj akvokasteloj de Rejnlando. La ensemblo konsistas el altfortikaĵo kaj kaj du antaŭfortikaĵoj, kiujn ĉirkaŭas akvofoso. La kastelo havas trioblan fososistemon. Trans ĉi tiu kaj ekstera same kiel interna antaŭfortikaĵo oni alvenas al la regantodomo el la jaroj 1636 ĝis 1663. La kvar-ala kastelo, limigata de anguloturoj, ĉirkaŭas preskaŭ kvadratan internan korton.

Thumb
Bankedhalo kun fortepiano
Rapidaj faktoj , reĝa palaco [+], Lando ...

La kastelo estis ekipita per malnova, selekta meblaro kaj disponis pri eminenta kolekto de ĉasarmiloj. La domoj originas esence el la stato post la detruoj en la Tridekjara Milito. La kastelo troviĝas nordokcidente de Aldenhoven en la komunumo Jüchen en la distrikto Neuss, inter Grevenbroich kaj Mönchengladbach. Ne malproksime troviĝas la monaĥejo Sankta Nikolao, kiu apartenas al la kastelo.

Remove ads

Eksteraj ligiloj

Loading related searches...

Wikiwand - on

Seamless Wikipedia browsing. On steroids.

Remove ads