Kombinaĵo de 5 kvaredroj

From Wikipedia, the free encyclopedia

Kombinaĵo de 5 kvaredroj
Remove ads

En geometrio, kombinaĵo de kvin kvaredroj estas uniforma pluredra kombinaĵo, simetria ordigo de 5 kvaredroj. Ĝi estas ankaŭ steligo de la regula dudekedro.

Rapidaj faktoj

Ĝi estas nememspegulsimetria kaj do havas du formojn. Ambaŭ formoj metitaj kune kreas la reflekte simetrian kombinaĵon de 10 kvaredroj.

Ĝi havas la saman situon de verticoj kiel regula dekduedro.

Ĉi tiu kombinaĵo estis unue priskribita de Edmund Hess en 1876.

Remove ads

Kiel kombinaĵo

Ĝi povas esti konstruita per aranĝo de kvin kvaredroj en dudekedra simetrio I. Ĝi estas unu el kvin regulaj kombinaĵoj kiuj povas esti konstruitaj el identaj platonaj solidoj.

Kiel steligo

Ĝi povas esti ricevita ankaŭ per steligo de dudekedro, kaj estas tiel pluredro de Wenninger W24.

La steligaj facetoj por la konstruado estas:

Thumb

Nekutima dualeca propraĵo

Ĉi tiu kombinaĵo estas nekutima, ĉar ĝia duala figuro estas la la alia spegula varianto de la originalo. Ĉi tio estas ĝenerale sufiĉe malofta okazo, kutime la duala havas la saman turnecon kiel la originalo. Ekzemple se pluredro havas dekstran tordon, tiam ĝia duala ankaŭ havas dekstran tordon.

Ĉe la kombinaĵo de kvin kvaredroj, se la edroj estas torditaj dekstren tiam la verticoj estas torditaj maldekstren. Kiam oni dualigas ĝin, la edroj iĝas, dekstren torditajn verticojn kaj la verticoj iĝas maldekstren torditajn edrojn, donante la spegulitan ĝemelon. Figuroj kun ĉi tiu propraĵo estas ege maloftaj.

Vidu ankaŭ

Referencoj

  • Wenninger, Magnus. (1974) Polyhedron Models - Pluredraj modeloj. Cambridge University Press. ISBN 0-521-09859-9.
  • Harold Scott MacDonald Coxeter, Regular Polytopes - Regulaj hiperpluredroj, 3-a red., Dover Publications, Inc., 1973, Novjorko.

Eksteraj ligiloj

Loading related searches...

Wikiwand - on

Seamless Wikipedia browsing. On steroids.

Remove ads