Kondoros
Hungaria urbo From Wikipedia, the free encyclopedia
Remove ads
Kondoros [kondoroŝ] estas urbo en Hungario, en regiono Suda Ebenaĵo, en departemento Békés, en Distrikto Szarvas.

Remove ads
Bazaj informoj
- Areo: 82 km²
- Loĝantaro: 5900
- Poŝtkodo: 5553
- Telefonprefikso: 66
Geografio
Kondoros situas sur ebenaĵo, laŭ ĉefvojo Kecskemét-Békéscsaba, fine de fervojo el Mezőtúr. Budapeŝto troviĝas 184 km-ojn.
Historio
La unua mencio devenis el 1229. La vilaĝo senhomiĝis pro la kontraŭturkaj bataloj. Poste dise farmoj formiĝis en la 17-a jarcento, krome laŭ la vojo ĉardo (popola gastejo). Tiu ĉardo rolas en populara hungara kanto. Baldaŭ apude ĝendarmejo konstruiĝis. Ambaŭ domoj iĝis ĝermo de la naskiĝonta vilaĝo, kiu refondiĝis en 1875. La rumanoj okupis la komunumon en 1919. Kondoros urbiĝis en 2013.
Vidindaĵoj
- Preĝejo Anunciacio (Kondoros)
- Luterana preĝejo (Kondoros) kun turo 50 m-ojn alta
Famuloj
- En Kondoros naskiĝis:
- luterana episkopo Lajos Vető
- Béla Szilágyi (inĝeniero)
- pentristo Tibor Csernus
- skulptisto Pál Kepenyes
- András Balczó triobla olimpika ĉampiono en pentatlono (naskiĝis 16-an de aŭgusto 1938).
- En Csákó aŭ Csákópuszta (apartenaĵo de Kondoros) longe vivis kaj mortis poeto István Petőfi kaj naskiĝis kuracisto László Monszpart.
Famaj nomportantoj
Eksteraj ligiloj
Wikiwand - on
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Remove ads