Kunaĵo

operacio sur du aroj From Wikipedia, the free encyclopedia

Kunaĵo

La kunaĵo[1][2]kunigaĵo[3] de du aroj A kaj B estas la aro, kiu entenas precize tiujn elementojn, kiuj apartenas aŭ al A aŭ al B. La notacio por kunaĵo de A kaj B estas A ∪ B (legu a kun boa aŭ bo):

Ĉi tiu artikolo temas pri operacio sur aroj nomata "kunaĵo" aŭ "unio". Koncerne aliajn signifojn aliru la apartigilon Unio.

Thumb

Pli ĝenerala nocio estas kunaĵo de arbitra familio de aroj:

Formala difino

Por familio de aroj , la kunaĵokunigaĵo estas la jena aro:

.

Se familio de aroj konsistas el nur du aroj kaj (elementoj de la familio), tiam la kunaĵo (aŭ kunigaĵo) estas la aro, tia ke elemento apartenas al se kaj nur se

  • x apartenas al
  • x apartenas al .

La konjunkcio "aŭ" tie ĉi estas ne-ekskluziva; elementoj, kiuj estas en ambaŭ aroj, estas en la kunaĵo.

Speciale, se la indica aro estas malplena aro, tiam ankaŭ la kun(ig)aĵo de nul aroj estas malplena aro:

.

Ecoj

La kunigo de aroj estas komuta (kio ne tuj evidentas el la prepozicio "kun") kaj asocia.

Ekzemplo

Ekzemple la kunaĵo el la aroj {1,2,3} kaj {2,3,4} estas {1,2,3,4}. La nombro 9 ne apartenas al la kunaĵo de la aro de primoj {2,3,5,7,11,...} kaj la aro de paraj nombroj {2,4,6,8,...}, ĉar 9 estas nek primo nek para nombro.

Referencoj

Vidu ankaŭ

Loading related searches...

Wikiwand - on

Seamless Wikipedia browsing. On steroids.