Lago de Silso

From Wikipedia, the free encyclopedia

Lago de Silso
Remove ads

Lago de Silso (germane Silsersee, romanĉe Lej da Segl) estas lago en kantono Grizono en Svislando.

Rapidaj faktoj Lago de Silso Silsersee Lej da Segl, Datenoj ...
Remove ads

Geografio

La Lago de Silso estas la plej supra kaj plej okcidenta de la tri lagoj en Supra Engadino, kiujn ligas la rivero Eno. La lago situas sur la teritorio de la komunumoj Silso en Engadino kaj Bregaglia. Ĉirkaŭ la lago situas la vilaĝoj Sils-Baselgia en nordoriento norde de la elfluo de Eno, Sils-Maria, en oriento sude de Eno, Isola sude de la lago kaj kiel la nomo indikas iam insulo, Malojo okcidente de la lago ĉe la alfluo de Eno. Ĉefa alfluanto krom Eno estas el sudo la rivero Aua da Fedoz, krome de la norda alfluas diversaj montoriveretoj.

Remove ads

Turismo

La Lago de Silso estas la plej alte situanta lago en Eŭropa kun komerca ŝipveturado. La lago estas somere tra ŝatata por breta velado. Vintre trans la frostigita lago pasas la Engadina Skimaratono.

Historio

La lagoj de Supra Engadino estiĝis post la fino de la lasta malvarmepoko, kiam la alpaj glaĉeroj retiriĝis. Origine la tri lagoj Lago de Silso, Lago de Silvaplano kaj Lago de Sankta Maŭrico formis unusolan, grandan lagon. Dum mezepoko la episkopo de Koiro posedis la fiŝkaptorajtojn sur la lagoj, kiujn li en la jaro 1288 luis al la familio von Planta. La Svisa Federacia Tribunalo malpermesis en la jaro 1934 post multjara kverelo projektojn por elektrocentraloj el la jaroj 1905 kaj 1908. [2]

Friedrich Nietzsche

Dum la someroj de la jaroj 1881 ĝis 1888 Friedrich Nietzsche pasigis la somerojn en Sils-Maria, kaj tie skribis kelkajn de siaj gravaj verkoj inter kiuj la duan parton de Jen diris Zaratuŝtro.[3]

Notoj kaj referencoj

Eksteraj ligiloj

Loading related searches...

Wikiwand - on

Seamless Wikipedia browsing. On steroids.

Remove ads