Lago de Silvaplana

From Wikipedia, the free encyclopedia

Lago de Silvaplana
Remove ads

Lago de Silvaplana (germane Silvaplanersee, romanĉe Lej da Silvaplauna) estas lago en kantono Grizono en Svislando.

Rapidaj faktoj Datenoj, 1 Borda longo estas malpreciza mezuro. ...
Remove ads

Geografio

La Lago de Silvaplana estas la meza de tri lagoj en Supra Engadino. Ĝi situas sur la teritorio de la komunumo Silvaplana kaj Sils im Engadin/Segl. Ĉe ĝia bordo situas la vilaĝoj Sils-Maria (okcidente), Silvaplana (norde), Champfèr (okcidente) kaj Surlej (sude). La lago kovras areon de 3,1 km². Inter la vilaĝoj Silvaplana kaj Surlej al alfluantoj Ova da Vallun kaj Ova da Surlej formas du deltojn, kiujn ĉe la plej mallarĝa loko ligas ponto. Tiel la suba parto de la lago formas kvazaŭ aparatan lageton, kiu portas la nomo Lago de Champfèr laŭ la vilaĝo, kiu situas ĉe ties orienta fino. Ĉefa alfluanto de la lago estas la rivero Eno, kiu ankaŭ estas ĝia ĉefa elfluanto. Krome alfluas al la lago diversaj riveretoj de flankaj valoj de Supra Engadino. La ĉefaj estas Ova de Vallun kaj Fedacia.

Remove ads

Turismo sur la lago

Pro la regula kaj forta malojovento la Lago de Silvaplana estas tre ŝatata loko por breta velado.

Historio

La lagoj de Supra Engadino estiĝis post la fino de la lasta malvarmepoko, kiam la alpaj glaĉeroj retiriĝis. Origine la tri lagoj Lago de Silso, Lago de Silvaplana kaj Lago de Sankta Maŭrico formis unusolan, grandan lagon. Dum mezepoko la episkopo de Koiro posedis la fiŝkaptorajtojn sur la lagoj, kiujn li en la jaro 1288 luis al la familio von Planta. La Svisa Federacia Tribunalo malpermesis en la jaro 1934 post multjara kverelo projektojn por elektrocentraloj el la jaroj 1905 kaj 1908. [2]

Notoj kaj referencoj

Eksteraj ligiloj

Loading related searches...

Wikiwand - on

Seamless Wikipedia browsing. On steroids.

Remove ads