Pleigne

komunumo de Svislando From Wikipedia, the free encyclopedia

Pleigne
Remove ads

Pleigne (la malnova, ne plu uzata germanlingva nomo de la komunumo estas Pleen) estas komunumo en la distrikto Delemonto en Kantono Ĵuraso, Svislando. Ĝi havis 389 loĝantojn je la 31-a de decembro 2009.

Rapidaj faktoj komunumo en Svislando ...
Remove ads

Geografio

Pleigne situas sur alttavolo de la Ĵurasa Montaro proksimume 6 kilometrojn nordokcidento de la kantonĉefurbo Delemonto. La nordan limon de la komunumo, kiu estas samtempe la landlimo inter Svislando kaj Francio, formas la valo de la rivero Lucelle, alfluanto de Birs. Al la komunumo apartenas la vilaĝeto Lucelle, kiu situas ĉe la bordo de la samnoma baraĵlageto, kaj Löwenburg sur teraso super la valo de Lucelle. La teritorio de la komunumo etendiĝas sur areo de 17,83 km², de kiuj 50% estas kovritaj de arbaro, 47% servas por agrikulturo kaj 3% por setlado.

Remove ads

Najbaraj komunumoj

Pleigne limas en nordo al Lucelle (Francio), en nordnordoriento al Kiffis (Francio), en nordoriento al Roggenburg (BL), en orientnordoriento al Ederswiler, en oriento al Movelier, en sudoriento al Mettembert, en sudo kaj sudokcidento al Bourrignon, kaj en nordokcidento al La Baroche.

Trafiko

Pleigne situas komplete flanke de la gravaj trafikvojoj, kaj estas nur per mallarĝaj komunumvojoj konektita kun siaj najbaraj komunumoj. Al la publika transportreto ĝi estas konektita per buslinio tra Mettembert al Delemonto.

Historio

La unua dokumenta mencio de Pleigne datiĝas el la jaro 1179 kiel Plenna.

Dum mezepoko ĉefa bienposedanto en Pleigne estis la Monaĥejo Lützel, kiu ankaŭ posedis la interezprivilegion. En la jaro 1389 la privilegioj pri Pleigne transiris al la Grafoj de Thierstein. En la jaro 1454 la episkopo Bazelo aĉetis la vilaĝon, kiu tiel fariĝis unu de la 13 liberaj vilaĝoj de la Senjorujo Delemonto. Post la Franca Revolucio de 1792 dum unu jaro la vilaĝo apartenis al la Raŭraka Respubliko por poste aparteni de 1793 ĝis 1815 al Francio, unue kiel parto de la departemento Mont-Terrible kaj poste de la departemento Haut-Rhin. En la jaro 1815 la Viena Kongreso atribuis la regionon al la svisa Kantono Berno. Ekde la 1-a de januaro 1979 Pleigne apartenas al la nove fondita Kantono Ĵuraso. [1]

Remove ads

Notoj kaj referencoj

Eksteraj ligiloj

Loading related searches...

Wikiwand - on

Seamless Wikipedia browsing. On steroids.

Remove ads