Lu Xun

ĉina verkisto (1881–1936) From Wikipedia, the free encyclopedia

Lu Xun
Remove ads

Lu Xun, Lu Hsün (en sistemo Wade-Giles), aŭ en Esperanto pli ofte Lusin, estas la plumnomo de la verkisto ZHOU Shuren (25-a de septembro 188119-a de oktobro 1936), konsiderata unu el la plej influaj ĉinaj verkistoj de la dudeka jarcento kaj la fondinto de la moderna baihua (白话 báihuà), ankaŭ konata kiel la vulgara ĝenro.

Rapidaj faktoj Persona informo, Subskribo ...

Li esprimis sian malaprobon de Konfuceanismo kaj la tiama ĉina socio. Liaj verkoj influegis la Movadon de la Kvara de Majo, kiam Ĉinio transformiĝis literature kaj politike. Li ankaŭ estas fama tradukisto kiu ekkonigis Ĉinion al la monda literaturo.

Remove ads

Vivo

Juna Vivo

Lu Xun naskiĝis en Ŝaosing en la provinco de Zhejiang. Unue li nomiĝis Zhou Zhangshu (ĉine) sed malfrue renomiĝis "Shuren" (ĉine), kiu signifas "edukita persono". Lia familio estis klera kaj etnobelara, sed ili fariĝis malriĉaj kiam li naskiĝis. Lia patro havis kronikan malsanon kaj mortis kiam Lu Xin estis adoleskulo. Tiuj spertoj inspiris lin studi medicinon, ne la tradician ĉinan (pro nombro da tiaj ĉarlatanoj) sed la okcidentan medicinon en la Tohoku Alta Medicina Instituto (nuntempe parto de la Orient-Norda Universitato) en Sendajo, Japanio

Lu Xun malfrue klarigis kiel li forlasis la studadon de medicino. Unutage, post la klaso, unu el liaj japanaj instruistoj projekciis bildon pri japanaj soldatoj en publika ekzekutado de laŭdira ĉina spiono. Aparte de la japanaj soldatoj, la laŭdira spiono estis ĉirkaŭita de ĉinaj samlandanoj. Lu Xun ŝokiĝis pro la apatio de siaj samlandanoj kaj pensis ke estas pli grave kuraci la spiritajn malsanojn de samlandanoj anstataŭ iliajn korpajn. Li revenis al Ĉinio en 1909 kaj poste eklekciis en la Pekina Universitato kaj ekskribis.

Kariero

En majo de 1918, Lu Xun ekuzis sian plumnomon kaj publikigis sian unuan baihua-an novelon, Kuangren Riji (狂人日记, La Taglibro de Frenezulo), kio estas unu el siaj du pli famaj verkoj. Ĝi fariĝis, pro sia kritiko de la ĉinaj tradicioj kaj familiaj reguloj, la fonto de la Nova Kultura Movado aŭ la Movado de la Kvara de Majo. Alia novelo, La Vera Historio de Ah Q (Ah Q Zhengzhuan, 阿Q正传) publikiĝis en la 1920-aj jaroj. Kun La Taglibro de Frenezulo, ĝi aperis en la novelaro Krioj (Na Han 呐喊) en 1923.

Inter 1924 kaj 1926, Lu Xun verkis sian ĉefverkon de ironia rememoraĵo, Zhaohua Xishi (朝花夕拾, Matenaj Floroj Kolektitaj dum Vespero publikiĝita en 1928). En 1927 li publikigis sian kolekton de prozaj poemoj Ye Cao (野草, Sovaĝa Herbaro). Li ankaŭ verkis iom da noveloj publiĝotaj en sia dua novelaro Pang Huang (彷徨, Vagado) en 1926. En 1930, li reviziis Zhongguo Xiaoshuo Lüeshi (中国小说略史, Historia Skizo pri la Ĉinaj Noveloj kaj Romanoj); la unua volumo aperis en 1923 kaj la dua en 1924. Ĉi tiu verko estis unu el la plej gravaj literaturaj kritikaĵoj.

Liaj aliaj gravaj verkaĵoj ampleksas volumojn de tradukitaĵoj, ĉefe el la rusa lingvo. Li admiris Nikolai Gogol kaj tradukis la romanon Malvivaj Animoj. Je sia 37a vivojaro li verkis sian unuan novelon La Taglibro de Frenezulo, inspiritan de similtitolaĵo de Gogol kaj aperintan en la maldekstra revuo Nova Junularo. Ekde tiam li ekuzis sian plumnomon. Ĉi tiu verketo famigis lin, kaj la posta 60-paĝa novelo La vera historio de A-Q (1921-22) faris lin la plej legata verkisto en Ĉinio.

La verkaro de Lu Xun nombris 20 volumojn aŭ pli, kaj, kiel maldekstra verkisto, li ludis gravan rolon en la historio de la ĉina literaturo. Lia verkaĵoj restas influemaj kaj popularaj, aparte kun junuloj. En Japanio li koniĝas kiel Rojin (ロジン katakane aŭ 魯迅 kanĵe).

Lu Xun ankaŭ redaktis iom da maldekstraj gazetoj tiel, kiel Nova Junularo (新青年, Xin Qingnian) kaj Ŝosoj (萌芽, Meng Ya). Li estis la frato de alia grava ĉina politika figuro kaj eseisto Zhou Zuoren (周作人). Kvankam Lu Xun neniam aliĝis al la komunista partio de Ĉinio, li simpatiis kun ĝiaj celoj. Pro tio kaj pro la influo de liaj verkoj en la historio de la Popola Respubliko de Ĉinio, oni malpermesis liajn verkojn en Tajvano ĝis la malfruaj 1980-aj jaroj.

Remove ads

Stilo, verko kaj agado

La stilo de Lu Xun estas ofte sardona kaj tranĉa pri societaĵoj. Lia lerteco en la uzo de la vulgara lingvo farigis iom da siaj verkoj (ekz-e A Q Zhengzhuan, 阿Q正传, La Ĉefa Historio de A-Q) preskaŭ netradukeblaj. Lia graveco al la moderna ĉina literaturo restis pro lia disvastiga kontribuo - al ĉiuj ĝenroj escepte de romanoj - dum sia vivtempo.

Entute, li verkis tri novelarojn (Krioj, Vagado, Malnovaj legendoj nove redaktitaj), kolekton de “prozaj poemoj” Sovaĝa herbaro, multegajn eseojn, felietonojn kaj satirojn, kaj daŭre tradukis (precipe el rusaj kaj sovetuniaj aŭtoroj), redaktis gazetojn, kompilis antologiojn, partoprenis en la socia agado. En 1930 li kunfondis Union por Libereco kaj Union de Ĉinaj Maldekstraj Verkistoj.

Remove ads

Pensado

Lu Xun estis nomita la "estro de la moderna ĉina kultura revolucio" (de la tradukantoj Yang Xianyi kaj Gladys Yang) de la tradicia ĉina kulturo al la moderneco de Ĉino, kaj li estas rigardata kiel la plej influema ĉina verkisto de la Movado de la Kvara de Majo. Li severe kritikis sociajn problemojn kaj ĉefe la "ĉinan nacian karakteron". Li helpis multon da verkistoj kaj subtenis komunistan pensadon, sed li neniam aliĝis al la komunista partio.

Rilato al Esperanto

Thumb
Grupa foto dum vizito de Vasilij Eroŝenko (sidanta meze) kun siaj lernantoj de Esperanto en Pekino. En la foto videblas ankaŭ Lusin kaj lia frato Zhou Zuoren.

Plurfoje Lusin esprimis sian subtenon al Esperanto, kiu enradikiĝis en Ĉinio post la revolucia jaro 1911. Li estis bone informita pri la lingvo kaj movado danke al sia frato Zhou Zuoren, aktiva esperantisto, prezidanto de la Pekina Esperanto-Asocio (ekde 1922)[1].

Li konatiĝis kun Vasilij Eroŝenko, kiun li gastigis kaj subtenis dum ties vojaĝoj en Ĉinio.

Li apogis la Esperanto-movadon en Ĉinio diversmaniere dum postaj jaroj.

Pluraj el liaj verkoj estas tradukitaj en Esperanton. Vidu ampleksan liston en artikolo Artikolo "Nia trezoro: Lusin", de Aleksandr Korĵenkov en La Ondo de Esperanto.

Remove ads

Verkoj

Noveloj

Thumb
La Vera Historio de Ah Q, eldoniĝis 1930.
Thumb
Sovaĝa Herbaro, 1974
  • el Krioj (1922)
    • La Taglibro de Frenezulo (1918)
    • Kong Jiji (1919)
    • Medikamento (1919)
    • La Morgaŭo (1920)
    • Malgranda Incidento (1920)
    • Rakonto pri la Haroj (1920)
    • Tumulto (1920)
    • Naskiĝloko (1921)
    • La Vera Historio de Ah Q (1921)
    • La Drakboata Festo (1922)
    • Blanka Lumo (1922)
    • La Kunikloj kaj la Kato (1922)
    • La Komedio de la Anasoj (1922)
    • Vilaĝa Opero (1922)
  • el Vagado (Pang Huang) (1925)
    • "Benopeta Ofero" (1924)
    • "En la Vintrinkejo" (1924)
    • "Feliĉa Familio" (1924)
    • "Sapo (Lu Xun)|Sapo" (1924)
    • "La Ĉiam Brilanta Lampo" (1925)
    • "La Publiko" (1925)
    • "Majstro Gaŭ" (1925)
    • "La Soleca Homo" (1925)
    • "Funebro pri l' Forpasintino" (1925)
    • "La Fratoj" (1925)
    • "Nuligo de Geedzeco" (1925)
  • el Malnovaj Legendoj Nove Redaktitaj (1935)
    • Fliki la Ĉielon (1935)
    • Forflugo al la Luno (1926)
    • Bridado de la Inundakvo (1935)
    • Vicio (1935)
    • Forĝado de Spado (1926)
    • Foriro tra la Pasejo (1935)
    • Antimilitisto (1934)
    • Revivigo (1935)
    • Elektitaj Noveloj[2]

Recenzoj

Pri Elektitaj Noveloj

Citaĵo
 Ĉi tiu estas la unua volumo de projektita “Ĉina Antologio”. Per si mem ĝi ne estas antologio laŭ la kutima senco de tiu vorto, ĉar ĉiuj dek du noveloj en ĝi estas verkitaj de unu homo, Lu Sin, kies bildo aperas sur la kovrilo. Lu Sin estas unu el la plej famaj ĉinaj verkistoj de nia jarcento. Li verkis per la popole parolata ĉina lingvo anstataŭ per la antaŭe ĉiam uzita ekskluziva aristokrata klasika lingvo. Du el liaj verkoj : La Vera Historio de A Q, kaj Kung I Ĝi, jam aperis en Esperanto.

Lu Sin naskiĝis en 1881, kaj vivis malĝojan vivon en Ĉinio, lando fendita de internaj feŭdoj kaj premita de fremdaj imperiismaj potencoj. Li mortis en 1936, ne ĝisvivante la unueciĝon de la lando sub la minaco de la Japanaj invadantoj.

En la noveloj de Lu Sin speguliĝas la suferoplena vivo de lia popolo. Nescio kaj superstiĉo ĉe la regatoj; korupteco kaj egoismo ĉe la regantoj — tia estis la mizera stato de antaŭmilita Ĉinujo. Sed ĉie tra tiu barbareco kuras la fadeno de la homeco de la Ĉina ordinarulo, kiu multrilate — en sia amo por siaj parencoj, sia serĉo por sekureco, kaj sia preteco helpi aliajn— similas al ni mem. Inter la plej bonaj el la noveloj en ĉi tiu volumo estas La Taglibro de Frenezulo, Medikamento, Morgaŭ, kaj Funebro pri l' Pasinteco. La unua estas la sola, kiu laŭ enhavo povus esti verkita de Eŭropano. La frenezulo, kiu imagas ke ĉiuj homoj estas kanibaloj, povus certe esti trafata de tia iluzio en moderna Eŭropo. Medikamento pentras la patroamon de superstiĉulo, kiu celas resanigi sian ftizan filon per manĝigo de panpeco trempita en la sango de ĵus ekzekutita politika “krimulo”. Morgaŭ portretas malriĉan patrinon, kiu devas vidi sian fileton morti antaŭ ŝiaj okuloj, pro nescio lin helpi. Funebro pri l' Pasinteco estas la sola amrakonto en la libro. Ĝi temas pri juna paro, kiu provas rompi tradiciajn morojn, kaj pro la forta postviveco de tiuj tradicioj en la subkonscio de la viro... ne sukcesas. Eksedziĝo majstre pentras la teruran povon pri vivo kaj morto, kiun posedis la pli supraj klasoj en Ĉinujo: decidojn de plialtranguloj akceptis sen protesto eĉ la viktimoj mem.

Sed me ĉiu rakonto estas tiel malgaja. Kelkaj eĉ estas komikaj. La Publiko, ekzemple, pri homamaso, kiu (ĝuste kiel angla homamaso) ariĝas, por rigardi ion sur la strato; kaj poste disiĝas, eksciinte nenion pri la ĵusviditaĵo. Alia amuza rakonto estas Rakonto pri la Haroj : Ĉina “Paroĥestro de Bray” razas la kapon, por montri sian subtenon por unu politika partio; kaj aliokaze portas perukon, por ŝajnigi, ke li restas fidela al la malnova tradicio de longaj haroj.

Entute la libro estas rekomendinda al ĉiu, kiu estas scivolema pri la orienta menso ; kaj al ĉiu, kiu ŝatas boncele satirajn romanojn. Ĝi estas bone bindita; la presliteroj estas tre klaraj, kaj la papero bonega.

Kelkaj (tre malmultaj) preseraroj ne tro ĝenos la leganton: ekz., jaroj (jarojn) 7 ; ĝi (ĝis) 21; kavikloj (klavikloj) 29; tra (trans) lia ŝultro 76; postea (posta) 115. La stilo estas flua kaj bona. Diversloke oni povas diveni la influon de la Rusa aŭ de la Angla lingvo : ekz., ĝis kiam ili ne mortas . (ĝis ili mortas) 128 ; lemonado (limonado) 73 ; satenaj (atlasaj) 131; returni (revemi) 120, 123. Ĉe ke kiom, ke kio, ke kiu (13, 75, 78), ĉu la superflua ke estas Rusaĵo aŭ Ĉinaĵo ? Pluaj korektetoj: misuzo aŭ neuzo de si

27, 126, 135; blovitaj (blovataj) 84; genuo (genuado) 82; katedralo (katedro) 116; ellaso de adjektivaj akuzativoj 8. 
 OKI. La Brita Esperantisto - Numeroj 424-425, Aŭgusto - Septembro (1940))

Kolektoj de Eseoj

  • Sovaĝa Herbaro (Ye Cao)
  • Matenaj Floraj Kolektitaj en Vespero

Literatura Kritiko

  • Historia Skizo pri la Ĉinaj Noveloj kaj Romanoj
Remove ads

Referencoj

Vidu ankaŭ

Loading related searches...

Wikiwand - on

Seamless Wikipedia browsing. On steroids.

Remove ads