Lysá nad Labem

municipo en la distrikto Nymburk de Ĉeĥio From Wikipedia, the free encyclopedia

Lysá nad Labemmap
Remove ads

Lysá nad Labem (germane Lissa an der Elbe) estas urbo en Ĉeĥio en distrikto Nymburk troviĝanta en fekunda malaltebenaĵo apud rivero Elbo proksimume 14 kilometrojn okcidente de Nymburk. Ĝi havas 10 004 loĝantojn (2025).

Rapidaj faktoj Ŝtato, Regiono ...

La najbaraj municipoj de la setlejo estas Semice, Čelákovice, Stará Lysá, Ostrá, Stratov, Přerov nad Labem, Káraný, Milovice kaj Sojovice.

Remove ads

Historio

La unua skribmencio pri la municipo devenas el la jaro 1291.

Loĝantaro

Evoluo de nombro de loĝantoj
La datoj devenas el datumbazo de Vikidatumoj


Pliaj informoj Jaro, Loĝantoj ...
Pliaj informoj Jaro, Loĝantoj ...
Pliaj informoj Jaro, Loĝantoj ...
Pliaj informoj Jaro, Loĝantoj ...
Pliaj informoj Jaro, Loĝantoj ...
Remove ads

Partoj de urbo

La urbo dividiĝas en partojn, el kiuj la propra Lysá nad Labem kaj Litol havas siajn katastron kaj Dvorce kaj Byšičky situas en la katastro Lysá nad Labem. La partoj plu dividiĝas en bazajn setlejunuojn. La bazaj setlejunuoj Na Kačíně kaj U dvorecké silnice estas konsisto de du partoj de la municipo:

Pliaj informoj Partoj de municipo, Katastro ...

Memorindaĵoj

Kastela areo:

  • Kastelo Lysá
  • Kastela parko
  • Eksa monaĥejo de nudpiedaj aŭgustinianoj de sankta Johano Nepomuka

Urbanaj domoj kaj vilaoj:

  • Vilao de Benies
  • Urbana domo n-ro 319
  • Urbana domo n-ro 177
  • Naskodomo de profesoro MUDr. Rudolf Jedlička
  • Urbodomo

Statuoj:

  • Multe da statuoj

Teknikaj memorindaĵoj:

  • Gustav Wantoch, fabriko por vinagroj kaj likvoroj
  • Litola ponto
  • Detruita bierfarejo de Jan Slunečko
  • Detruita socia kamparana sukerfarejo (Litol)
Remove ads

Signifaj personecoj

  • Matyáš Bernard Braun (24. 2. 1684 Sautens ĉe Innsbruck – 15. 2. 1738 Prago), aŭstra skulptisto kaj ĉizisto, laboranta por grafo František Antonín Špork.
  • Bedřich Hrozný (6. 5. 1879 Lysá nad Labem – 12. 12. 1952 Prago), ĉeĥa lingvisto, orientalisto, kiu deĉifris la hititan lingvon kaj metis fundamentojn de fako hititologio.
  • František Antonín Špork (9. 3. 1662 Lysá nad Labem – 30. 3. 1738 Lysá nad Labem), ĉeĥa nobelo, signifa mecenato de arto, al kiu Lysá dankemas por vico da barokaj memorindaĵoj.
Remove ads

Pluaj fotoj

Loading related searches...

Wikiwand - on

Seamless Wikipedia browsing. On steroids.

Remove ads