Mátyás Eörsi

From Wikipedia, the free encyclopedia

Remove ads

Mátyás Eörsi [mAtjAŝ orŝi], laŭ hungarlingve kutima nomordo Eörsi Mátyás estas hungara advokato, iama parlamenta deputito. Lia patro estis Gyula Eörsi, lia onklo estis István Eörsi.

Rapidaj faktoj Persona informo, Familio ...

Mátyás Eörsi[1] naskiĝis la 24-an de novembro 1954 en Budapeŝto.

Remove ads

Biografio

Mátyás Eörsi devenis el juda familio. Li maturiĝis en gimnazio en sia naskiĝurbo en 1973, en la sekva jaro li estis soldato, pli poste li doktoriĝis el juro en Scienca Universitato Loránd Eötvös en 1979. Post siaj studoj li eklaboris en ŝtata firmao, sed en 1987 li malfermis propran advokatan atelieron. Dum finiĝo de la socialismo (1990) li ankaŭ komencis politikadi kaj li estis parlamentano inter 1990 kaj 2010. En tiu periodo li estis subministro en 1997. En la 21-a jarcento li partoprenis en eksterlandoj organizaĵoj (ekzemple Konsilio de Eŭropo). Li edziĝis en 1979, lia edzino naskis 3 gefilojn en 1981, 1983 kaj 1990.

Remove ads

Fontoj

Referencoj

Loading related searches...

Wikiwand - on

Seamless Wikipedia browsing. On steroids.

Remove ads