Manamo

ĉefurbo de Barejno From Wikipedia, the free encyclopedia

Manamomap
Remove ads

Manamo (arabe Al-Manāmah), ĉefurbo de Barejno, situas ĉe la Persa Golfo, en la nordoriento de la Barejna Insulo.

Thumb
Rapidaj faktoj Lando, Duoninsulo ...
Thumb
Ŝoseo kaj turoj en Manamo

Laŭ la stato de 2012 en la urbo vivis 297 502 loĝantoj sur areo de 30 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 9 917 loĝantoj/km². Temas pri la plej granda urbo de tiu lando, ĉirkaŭ triono de la tuta landa loĝantaro.

La urbo estis historie menciita ekde la jaro 1345. Portugaloj konkeris ĝin en 1521 kaj persoj en 1602. La dinastio Al-Ĥalifa regas la landon de la jaro 1783. En 1971 la urbo iĝis la ĉefurbo de Barejno.

La ekonomio de Manamo, same kiel tiu de la tuta lando, baziĝas je nafto kaj gaso, sed ankaŭ je fiŝkaptado kaj laboro kun perloj. En Manama troviĝas la Universitato de Barejno kaj la sola Internacia Flughaveno de la lando.

En 2010 en Manamo okazis la 44-aj Internaciaj Infanaj Ludoj, kaj du jarojn poste ĝi estis la Araba Kultura Ĉefurbo de la jaro 2012.

Remove ads

Eksteraj ligiloj

Loading related searches...

Wikiwand - on

Seamless Wikipedia browsing. On steroids.

Remove ads