Maria Stromberger

From Wikipedia, the free encyclopedia

Maria Stromberger
Remove ads

Maria STROMBERGER (naskiĝinta la 16-an de marto 1898 en Metnitz, mortinta la 18-an de majo 1957 en Bregenz) estis aŭstra malsanulflegistino kaj rezistadbatalatino kontraŭ naziismo kiu engaĝiĝis efike por internigitoj ĉe koncentrejo Aŭŝvico.

Rapidaj faktoj Persona informo, Subskribo ...
Remove ads

Vivo

Maria Stromberger trapasis en 1912 unu jaron daŭranta kurson por infanvartistinoj kaj poste trejniĝon en la agrikulturista kampo. Poste ŝi dungitis en la hotelo Grand Hotel Steirerhof en Graz (Jakomini-placo). Ekde 1930 ŝi estis ĉefkuiristino ĉe Gastejo Zotter ĉe Karmelana placo en Graz kies tenadantoj estis ŝia fratino kaj bofrato. Intertempe ŝi flegis en 1917 plurajn monatojn la ege malsanan patrinon kaj du jardekojn poste la patron ĝis ties morto. En 1937 ŝi ekigis trejniĝon je hospitala flegistino en la katolika sanatorio de Mehrerau apud Bregenz. Sekve ŝi laboris en diversaj hospitaloj en tuta Germanujo kaj en Karintio.[1]

Kiam raportis al ŝi en Wehrmacht-lazaretoj de Lienz vunditaj soldatoj pri krimegoj kontraŭ eosteŭropanoj ŝi volonte petis esti sendita eosten. Al ŝia fratino Karoline ŝi skribe klarigis ke ŝi volos mem vidi la aferojn kaj ĉu oni povus plibonigi ion tie.[2] En infektmalsanulejo en Chorzów ŝi flegis du iamajn aŭŝvicajn kaptitojn kiuj febrante informis pri enkoncentrejaj travivaĵoj. Sekve Stromberger kandidatis por laboro enkoncentreje. Tie ŝi ekdeĵoris en la 1.10.1942.

Havante la rangon de ĉefflegistino ŝi laboris en la SS-hospitaleto; ŝia superulo estis la medicinisto Eduard Wirths. Tie ŝi organizis medikamentojn por kaptitoj, kaŝis kaj flegadis malsanulojn, transdonis kontraŭleĝe poŝtaĵojn kaj kontraŭbandis komisiite de la eninternigeja socialisma Batalgrupo Auschwitz informojn por flugfolioj disde la koncentrejo kiel ankaŭ gravajn ilojn (eĉ armilojn kaj municion!) enen je la koncentrejo. Plurfoje minacis la malkaŝiĝo de ŝia agado kaj la kontinua malamikeco de kelkaj SS-anoj. Ŝi postvivis ĉion bonŝance kaj danke al la protektiĝo fare de Wirths. Li savis ŝin komence de januaro 1945 antaŭ Gestapo sendinte ŝin en sanatorion al Prago. Post enhospitala restado de tri monatoj ŝi de tie hejmensenditis. En Bregenz ŝi estis en la momento de la liberiĝo de Vorarlbergo fare de la Aliancanoj.

Post militofino ŝi serĉitis en 1946 per kaptordona letero. Oni riproĉis al ŝi murdo de aŭŝvicaj internigitoj. Stromberger arestitis kaj venis post pluraj semajnoj enkarcere en internigejon por nazioj en Feldkirch-Brederis. Tio ekscitis multajn kaptitojn eksajn en Polujo. Post presiĝo de gazetartikolo kun la titolo Savu fratinon Mario! la posta pola ministroprezidanto Józef Cyrankiewicz intervenis ĉe la francaj okupadtrupoj vorarlbergaj kaj sukcese liberigis ŝin.[3] Postmilita plua laborado kiel flegistino nek eblis nek volitis de ŝi. Tiel ŝi iĝis nekvalifikita laboristino en bregenz-a tekstilaĵfabriko. En Varsovio ŝi faris depozicion kontraŭ la eksa koncentreja estro Rudolf Höß. Fare de la Federacia kongreso de la koncentreja ligo ŝi nomumitis en 1955 unua honora membro.

En Pollando oni bonvenigis ŝin elkore ĉe ĉiu ajn veno, dume en ŝia patrujo Aŭstrio ŝi restis fakte nekonata.[4]

Stromberger, kiu hejmenvenis laborante je korproblemoj kaj gravaj sekvoj el la ŝoka laboro enkoncentreja, mortis en majo 1957 pro apopleksio. Ŝi entombigitis en tombejo en Aeschach (Lindau).[5]

Remove ads

Honoroj

En Bregenz nomitis por ŝi la pado Maria-Stromberger-Weg kondukanta inter la Landa ĉefkliniko kaj la Landa lernejo pri ĝenerala malsanecprevento kaj flegado.

En la arkada korto de Kastelo Wernberg ĉe Dravo apud Villach muntitis por ŝi memortabulo kun portreto, bildoj el Aŭŝvico kaj la enskribaĵo Maria Stromberger 1898–1957. Zum Gedenken an den Engel von Auschwitz.

Referencoj

Literaturo

Loading related searches...

Wikiwand - on

Seamless Wikipedia browsing. On steroids.

Remove ads