Matrah
urbo de Omano From Wikipedia, the free encyclopedia
Remove ads
Matrah, laŭ aliaj literumoj Maṭraḥ, aŭ Maţraḩ, arabe: مطرح estas urbego, primara mara enirejo (havenurbo) kaj okcidenta antaŭurbo de Maskato en Omano. Matrah signifas arabe: plankkuseno.

Moskeo en Matrah

placo en Matrah

Fortikaĵo de Matrah (fone)
Pliaj bildoj pri Matrah






Marbordo en Matrah


mapo de Omano laŭ stilo de la monda faktolibro de CIA

Vido en Matrah
Remove ads
Bazaj informoj
- Areo: 42,93 km² [1]
- Supermara alteco (averaĝe): 28 m
- Loĝantaro: 150 067 (censo de 2010), 230 881 (censo de 2020) [1]
- Horzono: UTC +4
- Telefonkodo: 247 kaj 5 individuaj ciferoj [2]
Geografio
Matrah situas en norda parto de la lando laŭ la Golfo de Omano. Maskato troviĝas 3, Sib (urbo) 40, Suhar 203 km.
Historio
Matrah estas tradicie komerca centro de Omano havanta havenon kun floto. Estis ankaŭ portugala periodo, tiam estis konstruita la fortikaĵo en la 16-a jarcento. En la 18-a jarcento havenoj de Matrah kaj Maskato estis disigitaj, Matrah iĝis komerca, Maskato mararmeo havenoj. La urbo havis laŭtaksan populacion de proksimume 8,000 homoj, kiam diplomato vizitis ĝin en la fruaj 1830-aj jaroj. En la meza 19-a jarcento la havenurbo havis ankaŭ ŝipan riparindustrion. La haveno multe evoluis en la 1970-aj jaroj, apude estis kreita finhaltejo de naftaj tuboj.
Ekonomio
Matrah estis longe finhaltejo de karavanoj, oni ŝanĝis fruktojn, fiŝojn, perlojn kaj aliajn varojn. La urbego ankaŭ nun estas komerca urbo helpe de la haveno. En la urbomezo restis netuŝitaj la bazaroj. La haveno jam akceptas ankaŭ kontenerajn ŝipojn, la varŝanĝojn komputiloj apogas. La ŝipkonstruado kaj riparo de ŝipoj estas ankaŭ ekonomie gravaj.
Trafiko
Matrah havas trairantan ĉevojon laŭ la marbordo. La flughaveno ĉe Maskato funkcias.
Klimato
Matrah havas varman dezertoklimaton. Jare pluvas ĉ. 100 mm, inter junio-oktobro ne aŭ apenaŭ pluvas. La jara averaĝa temperaturo estas 29 °C (somere 49 °C).
Vidindaĵoj
- internurbo ĉirkaŭita per muro
- bazarejo
- moskeoj
- horloĝa turo kaj fortikaĵo fare de la portugaloj
Fontoj
- WikiTrans
- angle
- mapo, distancoj
Referencoj
Wikiwand - on
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Remove ads



