Max Josef Metzger

katolika pastro kaj esprantisto kondamnita de nazia popola kortumo al morto pro siaj pacismaj konvinkoj From Wikipedia, the free encyclopedia

Max Josef Metzger
Remove ads

Max Josef METZGER [Maks Jozef Metsger] (naskiĝis la 3-an de februaro 1887 en Schopfheim, ekzekutita la 17-an de aprilo 1944 en Brandenburg an der Havel) estis katolika pastro, gvida germana pacisto kaj esperantisto. Pro siaj pacismaj konvinkoj li estis kondamnita al morto de nazia popola kortumo kaj ekzekutita de la nazioj dum la Dua Mondmilito[1].

Rapidaj faktoj Persona informo, Okupo ...
Thumb
Memorŝtono de Max Josef Metzger, Berlin
Thumb
Memorŝtono pri Metzger en Berlino.
Thumb
Stumbliga ŝtoneto / Stolperstein, Müllerstrato 161, en Berlin-Wedding
Remove ads

Biografio

En 1911, Metzger doktoriĝis pri teologio kaj filozofio. Malgraŭ siaj talentoj li ne celis karieron sciencan, sed dediĉis sin al la praktika sacerdota laboro. Liaj spertoj kiel armea divizia pastro dum la unua mondmilito igis lin pacisto.

Pacismo kaj Esperanto

Katolikismo

En 1916 Metzger publikigis Frieden auf Erden (Paco sur Tero), broŝuron instigante ne plu militi. Metzger ankaŭ verkis en 1943 memorandon pri la reorganizado de la germana ŝtato kaj ĝia integriĝo en estontan sistemon de mondpaco.

Li fondis diversajn pacismajn organizaĵojn, inter ili la Pacoligon de Germanaj Katolikoj (Katolika Ligo Interpopola) kaj la Mondpacan Ligon de la Blanka Kruco. Li engaĝiĝis en la superkonfesia movado Una Sancta kaj en Societo de Reĝo Kristo, kiu helpis alkohol-dependulojn.

Pro tiuj publike rimarkeblaj agadoj Metzger iĝis suspektata de germanaj nazioj kaj de la sekreta polico (GeStaPo). Li estis arestita trifoje:

  • je la 23-a de januaro 1934; liberigo je la 26-a
  • je la 9-a de novembro 1939; liberigo je la 4-a de decembro
  • je la 29-a de junio 1943; polica spionino estis enŝteliĝinta en la movadon Una Sancta kaj akirinta manifeston de Metzger al la episkopo de Upsalo, en kiu li formulis planojn por demokratia strukturo de Germanio.
Thumb
Memortabulo pri Metzger en Magdeburgo.

Je la 14-a de oktobro 1943 Metzger estis kondamnita de juĝisto Roland Freisler en proceso de nur sepdek minutoj. Li kvazaŭ ne havis okazon defendi sin.

Post ses monatoj li estis ekzekutita en 1944 en la punprizono Brandenburg-Görden.

Nur en 1997 la verdikto estis nuligita.

Ekde 2024 Max Jozef Metzger estas beatulo de la katolika eklezio. La beatproklamo okazis la 17-an de novembro en la katedralo de Freiburg im Breisgau.[2]

Esperanto

Thumb
Stumbliga ŝtoneto / Stolperstein por Metzger en Meitingen.

Metzger estis esperantisto kaj longe aktivis en Graz, kie li inter 1918 kaj 1928 eldonis la revuojn Blanka Kruco kaj Katolika Mondo.

Metzger ankaŭ partoprenis en la estigo de la Paco-asocio de germanaj katolikoj, kiu uzis Esperanton en siaj internaciaj kontaktoj de 1918[3].

En 1920 Metzger fondis kaj poste ankaŭ estis prezidanto de la asocio Internacio Katolika (IKA), organizaĵo, kiu dum kelkaj jaroj anstataŭis IKUE aŭ konkurencis al ĝi. Anoj de IKUE eĉ malkaŝe malapogis la laboron de Metzger.[4]

De 1921 ĝis 1924 Metzger redaktis la Esperanto-revuon Katolika Mondo en Graz[5].

Zamenhof-Esperanto-Objekto (ZEO) en Berlino

Ekzistas placo kiu portas la nomon Max-Josef-Metzger-Platz en Berlino kiu post kompleta renovigo kun moderna informsistemo ankaŭ havos bronzajn tabulojn kiuj informas pri la vivo kaj laboro de Max Jozef Metzger kaj kelkaj frazoj en Esperanto[6][7] laŭlonge de la vego (kurejo) en la tiea ŝportparko[8]. Ĝi troviĝas proksime de la metroo-linio U6 (Wedding).

Remove ads

Heredaĵo

Thomas Merton iam estis influita de la vivo de Max Josef Metzger. En sia eseo "A Martyr for Peace and Unity" li citas la ekzemplon de Metzger kiu mortis por paco. Protestante kontraŭ la misuzon de potenco de la nazioj, Metzger skribis, ke "estas honore morti pro onia lando, sed ankoraŭ pli honore morti pro justeco kaj paco." [9]

La katolika eklezio rigardas Max Josef Metzger kiel martiron por la kredo[10]. En la 14-a de marto 2024 papo Francisko deklaris ke Metzger estos inda je beatigo.[11]

Ĝis lia aresto la 29-an de junio 1943 li loĝis en la korto malantaŭ la preĝejo Sankta Jozefo. Diversaj memortabuloj kaj stumbliga ŝtoneto antaŭ la preĝejo je strato Müllerstraße indikas tion[12].

Beatproklamo

Le ceremonio de beatigo okazis la 17an de novembro 2024 en la katedralo de Freiburg-am-Brisgau. Gvidis ceremenio la kardinalo Kurt Koch kaj ĉefepiskopo de Freiburg, Stephan Burger . Ĉeestis ankaù diversaj ĉefepiskopoj,episkopoj, apostolika nonco, patriarko Bartolomeo la 1-a, ĉefpastoroj, kaj averaĝe 20 esperantistoj.

Bibliografio

Vidu ankaŭ

Eksteraj ligiloj

Notoj

Loading related searches...

Wikiwand - on

Seamless Wikipedia browsing. On steroids.

Remove ads