Mbuji-Mayi
From Wikipedia, the free encyclopedia
Remove ads
Mbuji-Mayi (pli frue ĝis 1966 Bakwanga) estas milionurbo kaj ĉefurbo de la provinco Kasajo Orienta en Demokratia Respubliko Kongo (eksa Zairio), kie estas la tria plej granda urbo. La loknomo signifas: kaproakvo (komprenu: trinkejo por kaproj).
Remove ads
Bazaj informoj
- Areo: 135 km²
- Alto super marnivelo: 100 m
- Loĝantaro: 1.559.073 en 2010
- Poŝtkodo:
- Aŭtokodo:
- Telefonprefikso:
- Horzono: UTC + 2

Geografio
Mbuji-Mayi situas en centro (tamen iomete pli sude) de la lando laŭ rivero Sankuru.
Historio
Belgoj fondis la ministan urbon en 1910. Post la sendependiĝo inter 1960-1962 la urbo iĝis memdeklara ĉefurbo de minista ŝtato. En Mbuji-Mayi kaj en la proksimaj komunumoj epidemio pri ĥolero okazis en 2002, kiu daŭris duonjaron. Alvenis Ruĝa Kruco kaj similaj organizaĵoj por helpi al la lokaj kuracistoj.
Ekonomio
Mbuji-Mayi estas centro de minado kaj tiucela komerca centro pri diamanto.
Trafiko
Mbuji-Mayi havas flughavenon. La aliaj trafikaj kontaktoj estas malbonaj. Oni planas fervojon.
Vidindaĵoj
Klimato
Mbuji-Mayi troviĝas en la tropika zono. La averaĝa temperaturo varias inter 23 kaj 28 °C. Jare pluvas po 1481 mm. En ĉiuj monatoj pluvas. La pluvo kulminas en novembro kaj malkulminas en julio.
Fontoj
- Angla Vikipedio
Wikiwand - on
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Remove ads