Meza Transdanubio

statistika regiono de Hungario From Wikipedia, the free encyclopedia

Remove ads

Meza Transdanubio, origine hungare Közép-Dunántúl estas unu el la 7 regionoj de Hungario. Komence de 2019 en la statistika regiono vivis 1 058 236 loĝantoj[1] sur areo de 11 086 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 95 loĝantoj/km².

Thumb
Rapidaj faktoj Regiono, regiono de Hungario [+] ...
Remove ads

Geografio

Regiono Meza Transdanubio situas en la nordorienta parto de Transdanubio. Ĝi konsistas el departementoj Komárom-Esztergom, Fejér kaj Veszprém. Ĉefurbo, samtempe la plej granda urbo estas Székesfehérvár. Aliaj pli gravaj urboj estas Veszprém (urbo), Tatabánya, Esztergom kaj Dunaújváros. La teritorio konsistas parte el montaroj Bakony, Gerecse, Vértes, parte el montetaroj, fine el ebenaĵo. Norde kaj oriente Danubo fluas, sude Balatono etendiĝas.

Remove ads

Historio

La regionoj (pli frue nekonataj en Hungario) estis kreitaj post la aliĝo de Eŭropa Unio. Ĝi estis postulo, sed ankaŭ nun la regionoj havas rolojn nur en la statistiko. Tiu landoparto evoluis jam dum la Romia Imperio. Baldaŭe la alvenintaj hungaroj sur fundamentoj de la romianoj kreis eklezian ĉefurbon Esztergom. Dum la socialismo pro la karbominado evoluis Tatabánya, oni formis el vilaĝo urbon Stalinurbo (nuntempa Dunaújváros), samtempe Esztergom malevoluis. Nun Esztergom denove evoluas pro la aŭtoproduktado.

Thumb

Meza
Trans-
danubio
Remove ads

Trafiko

3 aŭtovojoj (same tiel la fervojoj) trairas la regionon el Budapeŝto al Vieno, Balatono kaj Pécs.

Referencoj

Loading related searches...

Wikiwand - on

Seamless Wikipedia browsing. On steroids.

Remove ads