Moluka kakatuo

From Wikipedia, the free encyclopedia

Moluka kakatuo
Remove ads

La Moluka kakatuo (laŭ la latina scienca nomo Cacatua moluccensis) aŭ ankaŭ Salmokresta kakatuo estas mezgranda kakatuo kun blanka plumaro kaj nigra beko, endemia de la insularo Seram en orienta Indonezio.

Thumb
En la Birdoparko de Kuala Lumpur.
Pliaj informoj Kiel legi la taksonomion, Biologia klasado ...

Kun alteco ĝis 46–52 cm kaj pezo ĝis 850 g, ĝi estas inter la plej grandaj el la blankaj kakatuoj. La ino estas iomete pli malgranda ol la masklo averaĝe. Ĝi havas blank-rozkolorajn plumojn kun klara persikokolora brilo, iomete flavan koloron sub la flugiloj kaj malsupra flanko de la vostoplumoj kaj grandan retireblan kuŝantan kreston, kiun ĝi levas kiam minacata, rivelante ĝis tiam kaŝitajn brile ruĝoranĝajn plumojn por timigi eblajn atakantojn. Ĝi povas esti levita ankaŭ pro ekscito aŭ en aliaj "emociaj" montroj. Kelkaj priskribas la kreston kiel "flamingokoloran". Ĝi ankaŭ havas unu el la pli laŭtaj krioj en la papaga mondo kaj en kaptiteco estas kapabla imitanto.

En naturo, la salmokresta kakatuo loĝas en malaltaj arbaroj sub 1000 m.

Ĝia dieto konsistas ĉefe el semoj, nuksoj kaj fruktoj, kaj ankaŭ kokosoj.

Iuj pliaj pruvoj montras, ke ili manĝas insektojn surgrunde, kaj breditaj molukaj kakatuoj testis pozitive por anemio se iliaj dietoj ne inkluzivas sufiĉe da proteinoj.

Remove ads

Taksonomio

La Salmokresta kakatuo estis formale priskribita en 1788 fare de la germana natursciencisto Johann Friedrich Gmelin en sia reviziita kaj etendigita eldono de la verko de Carl Linnaeus nome Systema Naturae. Li metis ĝin kun papagoj en la genron Psittacus kaj stampis la duvortan nomon Psittacus moluccensis.[1] Gmelin bazis sian priskribon sur tiuj de pli fruaj ornitologoj. George Edwards estis priskribinta kaj bildiginta tiun kakatuon en 1751,[2] Mathurin Jacques Brisson estis priskribinta ĝin en 1760,[3] kaj la Grafo Buffon estis priskribinta kaj bildiginta tiun kakatuon en 1779.[4][5] La tipa loko estas la Molukoj.[6] La Salmonkresta kakatuo estas nun unu el 11 specioj metitaj en la genro Cacatua, kiu estis enkondukita en 1817 fare de Louis Pierre Vieillot. La specio estas monotipa; oni ne agnoskis subspeciojn.[7]

Remove ads

Distribuado kaj habitato

La Salmokresta kakatuo estas endemia de Seram arkipelago en orienta Indonezio, kaj estis enmetita en la Havaja insulo Oahu, kie malgranda populacio setliĝis.[8] Kvankam ili estis observitaj en naturo en Puerto Rico, ili estas probable rezulto de fuĝintaj maskotoj, kaj oni ne registris reprodujtadon tie.[9]

Bildaro

Referencoj

Eksteraj ligiloj

Loading related searches...

Wikiwand - on

Seamless Wikipedia browsing. On steroids.

Remove ads