Nacia Parko Bieszczadzki

From Wikipedia, the free encyclopedia

Nacia Parko Bieszczadzki
Remove ads

La Nacia Parko Bieszczadzki (pole Bieszczadzki Park Narodowy) estas la tria plej granda nacia parko en Pollando, precize en la Ĉekarpata provinco en la plej sudorienta angulo de la lando. En 2021, la nacia parko iĝis monda heredaĵo de Unesko (kiel etendo al la Malnovaj kaj prahistoriaj eŭropaj fagaj arbaroj de Karpatoj kaj aliaj regionoj.[1]

Monda heredaĵo de UNESKO
Thumb
Rapidaj faktoj , turisma celloko [+], Plej proksima urbo ...

Ĝi kovras 292.02 kvadratajn kilometrojn, nome la plej altajn areojn de la pola parto de la Montaro Bieszczady. En 1992 la parko kaj ĝiaj ĉirkaŭaj areoj iĝis parto de la Orientkarpata Biosfera Rezervejo de Unesko, kiu havas totalan areon de 2,132.11 kvadrataj kilometroj kaj inkludas partojn en Slovakio kaj (ekde 1998) en Ukrainio.

Animala vivo estas abundan kaj kelkaj endanĝerigitaj specioj vivas en la areo, inter kiuj brunaj ursoj, grizaj lupoj, sovaĝaj katoj, aproj, Eŭropaj kastoroj, lutroj, kaj linkoj kaj cervoj (kiel alkoj) kaj bizonoj (ĉirkaŭ 500 vivas en la areo). La parko estas hejmo de interesaj birdospecioj, kiel agloj kaj strigoj.

Remove ads

Notoj

Loading related searches...

Wikiwand - on

Seamless Wikipedia browsing. On steroids.

Remove ads